Béla Ormos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Ormos
Persona informo
Naskonomo Spitzer Béla
Naskiĝo 1-an de marto 1899 (1899-03-01)
en Újpest
Morto 13-an de aprilo 1945 (1945-04-13) (46-jaraĝa)
en Koncentrejo Mauthausen-Gusen
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo filmaktoro • aktoro • teatra aktoro
vdr

Béla Ormos [ormoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ormos Béla estis hungara aktoro, komikisto. Lia origina familia nomo estis Spitzer [ŝpicer], lia prenita nomvarianto estis Ormós [ormOŝ].

Béla Spitzer[1][2] naskiĝis la 1-an de marto 1899 en Újpest, li mortis la 13-an de aprilo 1945 en Koncentrejo Mauthausen-Gusen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Ormos devenis el juda familio. Li studis en privata aktorlernejo de Kálmán Rózsahegyi. Ekde 1920 li estis komikisto en kabaredo en Budapeŝto, sed post jaroj li estis komercisto. Ekde 1930 li denove estis aktoro jam en pluraj teatrejoj en Budapeŝto, sed dum la 2-a mondmilito li povis aktoradi nur en teatro por judoj pro la kontraŭjudaj leĝoj. Li estis ankaŭ deviglaboristo en Nazia Germanio, fine li mortis en koncentrejo. Li havis edzinon ekde 1932.

Lia filma rolo[redakti | redakti fonton]

  • Iza néni (1933)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]