Béla Purjesz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Béla Purjesz [purjes], laŭ hungarlingve kutima nomordo Purjesz Béla estis hungara kuracisto, kuracisto pri internaj malsanoj, profesoro.

Béla Purjesz [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1884 en Mindszent. Li mortis la 14-an de septembro 1959 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Purjesz devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en Szentes, poste li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1907. En la sekva jaro li laboris en kliniko de Kolozsvár, ekde 1913 li ankaŭ instruis en Scienca Universitato Ferenc József. En 1914 li studvojaĝis 3 monatojn en Germana Regno. En la sekva jaro li estis nomumita privata profesoro, sed li estis ankaŭ armea kuracisto dum la 1-a mondmilito. Post la rumana okupado de plena Transilvanio li forlasis la universitaton kaj li iĝis hejma privata kuracisto. En 1920 li fondis hungarlingvan medicinan gazeton Erdélyi Orvosi Lap. En la sekva jaro li translokiĝis al Szeged, kie li partoprenis en establado de la universitato kaj kliniko. En 1930 li estis nomumita klinikestro, en la sekva jaro publika ordinara profesoro en Scienca Universitato Ferenc József. Li estis dekano en la studjaro 1944, rektoro en la sekva studjaro. Li pensiuliĝis en 1950.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A cukorbetegség és az insulin (1927)
  • Der Vitamin B1 Stoffwechsel des Menschen und der Tiere unter normalen und pathologischen Zuständen (1940)
  • A belgyógyászat és határterületeinek syndromái (1965)

Fontoj[redakti | redakti fonton]