Béla Rajki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Rajki
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1909 (1909-02-02)
en Budapeŝto
Morto 20-an de julio 2000 (2000-07-20) (91-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo sporta trejnistosportisto • naĝisto • akvopilkisto
vdr

Béla Rajki, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rajki Béla estis hungara naĝisto, akvopilkisto, trejnisto. Lia origina familia nomo estis Reich [rejĥ].

Béla Reich[1][2] naskiĝis la 2-an de februaro 1909 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de julio 2000 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Rajki naskiĝis el juda familio. Li estis naĝisto ekde 1925 en ĉefurba sportklubo, poste li akvopilkadis sen gravaj rezultoj. Ekde 1929 li estis trejnisto, post la 2-a mondmilito li estis gvidanto de sportklubo. Inter 1946 kaj 1973 li estis trejnisto kaj/aŭ gvidanto de la hungara akvasporta vivo, tamen kun kelkfojaj interrompoj. Lia plej konata trejnito estis Tivadar Kanizsa. Li longe estis ankaŭ en la internacia akvasporta vivo. Li ricevis premiojn (ankaŭ eksterlandajn) inter 1948-1999.

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • A versenyúszás technikája (1955)
  • Vízilabdajáték (1958)
  • Úszástanítás, úszástanulás (1978)
  • Korszerű vízilabdázás (kunaŭtoro, 1985)
  • A vízilabda-szabályok anatómiája (1985)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto (2009) [1][rompita ligilo]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]