Béla Szőke (arkeologo)
Béla Szőke (arkeologo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 26-an de februaro 1913 en ![]() ![]() |
Morto | la 29-an de novembro 1961 en ![]() |
Lingvoj | hungara • slovaka • germana • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Komenio en Bratislavo Universitato Eötvös Loránd Scienca Universitato de Szeged ![]() |
Okupo | |
Okupo | muzeologo arkeologo instruisto historiisto pedagogo ![]() |
Béla Szőke [sOke], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szőke Béla, estis hungara arkeologo, muzeologo, instruisto.
Béla Szőke[1][2] naskiĝis la 26-an de februaro 1913 en Malacka (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Malacky en Slovakio), li mortis la 29-an de novembro 1961 en Győr (Hungario).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Szőke maturiĝis en gimnazio en Nové Zámky en 1932, poste li studis juron 3 jarojn en Brno, pli poste en Universitato Komenio en Bratislavo li lernis de cs:Jan Eisner kaj en:Václav Chaloupecký. Li finis siajn studojn en Scienca Universitato Péter Pázmány. Inter 1920-1938 kaj en 1945 li havis ĉeĥoslovakian ŝtatanecon, en 1938 li fondis muzeon en Érsekújvár, inter 1940-1945 li instruis en gimnazio de Nagysurány, poste en Nové Zámky. Inter 1946-1961 li estis muzeologo en Győr, eĉ lastatempe muzeestro, dum en 1948 li akiris filozofian diplomon en Scienca Universitato de Szeged. Lian kandidatecon (CSc) li ricevis nur postmorte en 1961 ĉe la Hungara Scienca Akademio.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Honfoglaláskori magyar sírok Naszvadon. (1941)
- Honfoglaláskori magyar sírok Pozsonyvezekényen. (1944)
- Az érsekújvári régi halászat emlékei. (1948)
- Adatok a Kisalföld IX. és X. századi történetéhez. (1954)
- Brod na rieke Nitre pri Nových Zámkoch. (1957)
- A honfoglaló és kora árpádkori magyarság régészeti emlékei. (1962)
- Az avarkori temetők "nomád" kerámiája. (1967)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM84557 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=658441&date=2024-12-27 nemzeti névtér