Béla Szabados

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Béla Szabados
Persona informo
Naskonomo Szvoboda Béla
Naskiĝo la 3-an de junio 1867(nun 1867-06-03)
en Hungario Pest (urbo) (Hungario)
Morto la 15-an de septembro 1936
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Fiumei Street Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Frat(in)o Károly Szabados
Okupo
Okupo komponisto
Information icon.svg
vdr

Béla Szabados [sabadoŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szabados Béla estis hungara komponisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Szvoboda, lia pli aĝa frato estis Károly Szabados.

Béla Szvoboda [1] naskiĝis la 3-an de junio 1867 en Pest (urbo), li mortis la 15-an de septembro 1936 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Szabados komence lernis muzikon hejme, poste li akiris diplomon en Reĝa Muzikakademio de Budapeŝto en 1885. Liaj plej signifaj instruistoj estis Robert Volkmann, Gyula Erkel kaj Kornél Ábrányi (komponisto). Jam dum la studentaj jaroj li komponadis. En 1889 lia kanto ricevis la unuan lokon en kantokonkurso en Szeged. Inter 1888-1893 li instruis en Reĝa Teatra Lernejo, poste ĝis 1933 en la menciita Muzikakademio. En 1927 li estis nomumita ĉefdirektoro de Nacia Muzikejo. Li ricevis premion en 1930.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • arĉkvarteto
  • operoj:
    • Alszik a nagynéni (1895)
    • Mária (1905)
  • muzika teatraĵo: Szép Ilonka (1906)
  • operetoj:
    • Négy király (1890)
    • Rika (1895)
    • Kukta-kisasszony (1897)
    • A mumia (1904)

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • 30 énekgyakorlat a magyar szöveg tiszta kiejtésére (1905)
  • Kariskolai kézikönyv (1910)
  • Solfège (1921)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]