Béla Szepes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Szepes
Béla Szepes
Béla Szepes
Persona informo
Naskonomo Strauch Béla
Naskiĝo la  5-an de septembro 1903(nun 1903-09-05)
en  Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Igló
Morto la 20-an de junio 1986
en  Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Mária Szepes
Okupo
Okupo ĵurnalisto • skikuristo • lancoĵetisto • atleto • karikaturisto • skisaltisto • scenaristo
vdr

Béla Szepes [sepeŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szepes Béla estis hungara lancoĵetisto, skiisto, olimpiano, karikaturisto, ilustristo, ĵurnalisto. Lia origina familia nomo estis Strauch [strauĥ], lia edzino estis Mária Szepes.

Béla Strauch[1][2] naskiĝis la 5-an de septembro 1903 en Igló, (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Spišská Nová Ves en Slovakio), li mortis la 20-an de junio 1986 (laŭ alia informo la mortotago estas la 26-a) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Szepes akiris artan diplomon en Hungaran Reĝa Desegnista Edukejo en 1926, poste li estis ĵurnalisto en Berlino ĝis 1933, pli poste en Budapeŝto. Depost la 2-a mondmilito li estis liberprofesia karikaturisto, ilustristo. Li partoprenis en kreado de kelkaj filmoj, krome li kreis ankaŭ medalojn. Li ricevis premion en 1967. Li edziĝis en 1930, lia edzino naskis unufoje, la bebo mortis frue.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Béla Szepes ekde 1918 estis skiisto, ekde la sekva jaro ankaŭ lancoĵetisto en Budapeŝto. Li estis hungara lancoĵeta ĉampiono sepfoje inter 1925-1931, dum li apartenis al la hungara nacia teamo dekfoje kaj faris 5 hungarajn rekordojn. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1928 kun arĝenta medalo. Li estis hungara skia ĉampiono kvarfoje inter 1924-1930. Li havis signifan postenon en la hungara atleta asocio.

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Kárpátajai síkalauz (kunaŭtoro, 1939)
  • Új sí 1×1, és magasiskola (1941, denove 1942)
  • Így győztök ti… Hét olimpia hősei. Karikatúraalbum (1957)
  • Gólkirályok – labdaművészek. A futballvilág hősei. Karikatúraalbum (1957)
  • Sztárparádé. Sporttörténelmi arcképcsarnok. Karikatúraalbum (kunaŭtoro, 1985)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]