Saltu al enhavo

Béla Tarr

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bela Tarr
Persona informo
Naskiĝo 21-a de julio 1955
en Pécs, Hungario
Morto 6-an de januaro 2026 (2026-01-06)
en Budapeŝto
Mortokialo malsano Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara angla
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo - kina reĝisorado (19771981) Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Béla Tarr
Familio
Patro Béla Tarr (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Mari Tarr (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o György Tarr Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo Ágnes Hranitzky (1978) Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Réka Gáborjáni-Szabó (mul) Traduki (vicfilino) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo scenaristo
reĝisoro
anarĥiisto
filmproduktoro
filmreĝisoro
filma scenaristo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Family Nest
The Turin Horse
Sátántangó
Werckmeister Harmonies
The Prefab People
Damnation
The Man from London
Autumn Almanac
vdr

Béla Tarr [ˈbeːlɒ tɒrː] (naskiĝis la 21-an de julio 1955 en Pécs, mortis la 6-an de januaro 2026) estis hungara filmreĝisoro. Lia frato estas György Tarr, lia vivkunulo estas Ágnes Hranitzky.

Kiam li aĝis 16 li faris la unuajn provojn kiel amatora filmisto. Li studis en Teatra kaj Filma Altlernejo. Hungara filmentrepreno, la Béla Balázs-Filmstudioj rimarkis la talenton kaj financis en la jaro 1979 la filmon Családi tüzfészek, kiu estis influita de la socialista realismo. Tarr poste influiĝis forte de Andrei Tarkowski.

Kelkaj el la plej gravaj verkoj ekestis pro kunlaboro kun la verkisto László Krasznahorkai, kiu komencis en la jaro 1984. Tre grandan internacian atenton trovis la filmigo de la novelo Sátántangó de Krasznahorkai. Temas pri 415-minuta nigra/blanka filmo, kiun Tarr prilaboris dum ĉirkaŭ sep jaroj. La filmo debutis dum la internacia filmfestivalo Berlinale de 1994 en Berlino.

En 2007 li partoprenis per sia filmo The Man from London (La viro de Londono) ĉe la konkurso de la filmfestivalo en Cannes.

  • 1978: Hotel Magnezit
  • 1979: Családi tüzfészek (angla titolo: Family Nest)
  • 1981: Szabadgyalog (angla titolo: The Outsider)
  • 1982: Macbeth (televida filmo)
  • 1982: Panelkapcsolat (angla titolo: The Prefab People)
  • 1985: Öszi almanach (angla titolo: Autumn Almanac )
  • 1988: Verdammnis (angla titolo: Damnation)
  • 1990: City Life
  • 1990: Az Utolsó hajó (angla titolo: The last boat)
  • 1994: Satanstango (angla titolo: Satan's Tango)
  • 1995: Journey on the Plain
  • 2000: Werckmeister harmóniák (angla titolo: Werckmeister Harmonies)
  • 2004: Visions of Europe
  • 2007: The man from London

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]