Bódog Schiller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bódog Schiller
Persona informo
Naskonomo Schiller Félix
Naskiĝo la  7-an de februaro 1877(nun 1877-02-07)
en Hungario Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 29-an de januaro 1914
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo juristo • historiisto de juro • juĝisto
vdr

Bódog Schiller [bOdog ŝiler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schiller Bódog estis hungara juĝisto, altlerneja instruisto. Lia origina persona nomo estis Félix.

Bódog Schiller[1] naskiĝis la 7-an de februaro 1877 en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 29-an de januaro 1914 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bódog Schiller devenis el juda familio. Li maturiĝis en katolika gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis juron en Reĝa Jura Akademio (Pozono) kaj Reĝa Universitato de Budapeŝto, fine li akiris juran diplomon en 1900. En la sekvanta jaro helpe de stipendio li studis en Humboldt-Universitato en Berlino, hejmenveninta li advokatiĝis. Ekde 1904 li estis juĝeja notario, poste juĝisto. Inter 1912-1914 li instruis en la reĝa universitato en instrua rango privata instruisto. Li edziĝis en 1907. Li frue mortis pro kormalsano.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az örökös főrendiség eredete Magyarországon (1900)
  • A Hármaskönyv jogforrástana (1902)
  • A pragmatica sanctio és a házi törvények (1903)
  • Ungarische Verfassungs- und Rechtsgeschichte mit Bezug auf die Rechtsentwickelung der westlichen Staaten von Ákos von Timon (1904)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]