Saltu al enhavo

Bündnis Zukunft Österreich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bündnis Zukunft Österreich
emblemo
partio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 4-a de aprilo 2005 vd
Landoj Aŭstrio vd
Sidejo Vieno
Ideologio

ekonomia liberalismo nacia konservativismo dekstra popolismo

Fondintoj Jörg Haider vd
Estro Josef Bucher
Retejo Oficiala retejo
vdr
La eksa partiestro Josef Bucher en 2011.

La Alianciĝo por la Estonteco de Aŭstrio (germane: Bündnis Zukunft Österreich - mallongigo: BZÖ) estas aŭstria politika partio.

Ĝi fondiĝis en aprilo 2005 fare de s-ro Jörg Haider post la skismo inter la anoj de la FPÖ (Freiheitliche Partei Österreichs - Libera Partio Aŭstria).

La laste nomitan ekstremdekstran partion gvidas hodiaŭ Heinz-Christian Strache, dume Josef Bucher estas ĉefo de la BZÖ.

Post la balotoj al la Nacia Konsilio en la 29-a de septembro 2013, la partio ne plu havos deputiton en la parlamento pro nesukcesita trapaŝo de la minimuma limo de 4 % de la voĉdonoj[1]. En la 19-a de oktobro elektitis nova partiestro Gerald Grosz[2].

Perspektivoj malklaraj

[redakti | redakti fonton]

Post multaj sinsekve perditaj elektoj - ekz. en majo ĉe la balotado al la Eŭropa Parlamento - la frakciestraro ekigis pripensadon ĝis aŭtuno 2014 ĉu senchavus plia ekzisto de la partio.[3][4]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]