Büren ĉe Aro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Büren
Büren ĉe Aro
Blazono de Büren ĉe Aro
Büren ĉe Aro
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Büren
Koordinatoj  47° 8′ 26″ N 7° 22′ 20″ O / 47.14056 °N, 7.37222 °O / 47.14056; 7.37222 (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ 26″ N 7° 22′ 20″ O / 47.14056 °N, 7.37222 °O / 47.14056; 7.37222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3294
Areo 12,60 km²
Alteco 443 m super marnivelo
Poŝtkodo 3294
Komunumkodo 0383
Mapo de Büren ĉe Aro
vdr

Büren ĉe Aro (germane Büren an der Aare) estas historia urbo, komunumo kaj ĝis la 31-a de decembro 2009 ĉefloko de la distrikto Büren en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3294 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Ekde la 1-a de januaro 2010 Büren apartenas al la nova administra distrikto Seeland.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La eturbo Büren ĉe Aro situas en la Svisa Mezlando ĉe la bordo de la rivero Aro. En la nordokcidento de la komunumo troviĝas granda meandro de la malnova riverfluo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,60 km², de kiuj 34,5% estas kovritaj de arbaro, 46,3% servas por agrikulturo kaj 11,7% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Büren limas en nordo al Meinisberg, Lengnau kaj Grenchen (Kantono Soloturno), en oriento al Rüti ĉe Büren kaj Oberwil ĉe Büren, en sudo al Schnottwil (Kantono Soloturno) kaj Diessbach ĉe Büren, kaj en okcidento al Dotzigen, Meienried kaj Safnern.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Büren estas konektita al la publika trafikreto per la trajnlinio tra Lyss al Kerzers.

En okcidento de la urbo troviĝas alveturejo al la svisa aŭtovojo A5.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Büren datiĝas el la jaro 1185 kiel Buirro. Büren ricevis sub la Berchtold la 1-a de Strassberg la urborajton kaj fariĝis centor de la Senjorujo Strassberg. En la jaro 1388 Büren ĉe Aro estis konkerita de la urbo Berno kaj fariĝis ĝis 1798 la ĉefurbo de la voktejo Büren. Post la fino de la Helveta Respubliko Büren fariĝis ĉefurbo de la ĉefdistrikto Büren, kiu en 1831 estis transformita al distrikto Büren. Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la distrikto Büren estis integrita kadre de la administra reformo de Kantono Berno al la nova administra distrikto Seeland, kiu siavice estas parto de la administra regiono Seeland.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]