Běloves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Běloves
germane Bielowes
urba parto
Kolono kun reliefo de La plej sankta Trinuo
Oficiala nomo: Běloves
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Náchod
Administra municipo Náchod
Historia regiono Bohemio
Montaro Suborlica montetaro
Domoj 393 2009
Rivero Metuje
Situo Běloves
 - koordinatoj 50° 25′ 00″ N 16° 11′ 00″ O / 50.41667 °N, 16.18333 °O / 50.41667; 16.18333 (mapo)
Katastro 3,687 km² (368,7 ha) Běloves
Loĝantaro 1 306 (2021)
Denseco 354,22 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 547 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Běloves
Portalo pri Ĉeĥio

Běloves (germane Bielowes) estas parto de distrikta urbo Náchod en distrikto Náchod en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 1 306 loĝantoj (2021). Ĝi etendiĝas en valo de rivero Metuje oriente-sudoriente de la urbocentro, direkte al ŝtatlimo kun Pollando. Tra Běloves kondukas ŝoseo I/33 (E67), kiu prezentas unu el ĉefaj transportaj kunigiloj de Ĉeĥio kun Pollando, plu poste regiona ŝoseo II/303 kaj fervojlinio 026. En la loko trovioĝas (nuntempe nefunkcia) Lázně Běloves kun fonto de minerala akvo el Běloves – mineralakvo Ida.

Běloves estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,687 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La municipo en la pasinteco donis al la urbo Náchod grandan sonon precipe pro limpasejo, kies registroj pri internaciaj interrilatoj trans travadejo kaj pli poste pontoj trans Metuje estis skribe dokumentitaj jam ekde la jaro 1068. Pli posta malkovro de mineralakvo estas jam ekde la 14-a jarcento. Sed Banloko mem estis fondita nur en la jaro 1818.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869704
1880620
1890878
19001 430
19101 395
19211 326
JaroLoĝantoj
19301 676
19501 629
19611 555
19701 594
19801 934
19911 670
JaroLoĝantoj
20011 505
20111 408
20211 306

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]