Březová (distrikto Uherské Hradiště)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Březová


Březová
germane: Bresowa
municipo
Brezova UH CZ.JPG
Vido al centro de la muniicpo de slovaka limo
Flag Brezova uh (CZ).png
Flago
Emblem Brezova uh CZ.png
Blazono
Oficiala nomo: Březová
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Uherské Hradiště
Administra municipo Uherský Brod
Historiaj regionoj Grandmoravia regno, Lucensia provinco, Moravio
Parto de Moravia Slovakio
Montaro Blankaj Karpatoj
Riveroj Zlatný potok, Hrubár
Situo Březová
 - alteco 433 m s. m.
 - koordinatoj 48°55′40″N 17°44′10″E  /  48.92778°N, 17.73611°O / 48.92778; 17.73611 (Březová (distrikto Uherské Hradiště))
Areo 13,77 km² (1 377 ha)
Loĝantaro 1 085 (26.03.2011)
Denseco 78,79 loĝ./km²
Fondo 1605
Plej facila aliro al Nová Bošáca Slovakio
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 687 67
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0722
NUTS 5 CZ0722 592099
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Březová (Uherské Hradiště District)
Retpaĝo: www.obecbrezova.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Březová estas municipo troviĝanta en distrikto Uherské Hradiště, regiono Zlín. Al la 26-a de marto 2011 ĉi tie vivis 1058 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En konfirmo de margrafo Jan Jindřich el la 16-a de decembro 1351 estas menciate, ke urbo Uherský Brod aĉetis parcelojn tuŝantaj ĝis Lopeník kaj enhavantaj Volenov kun Korytná. Komune kun ambaŭ municipoj parto de la aĉetkontrakto estis ankaŭ herbejo nomata Březová, tra kiu kondukas vojo ĝis Hungara reĝlando.

Fondo de la municipo[redakti | redakti fonton]

Post neniigo de Volenov fare de Bocskai-anoj en la jaro 1605 estis konstruita vilaĝo Březová en spaco de Zlatný potok en lokoj de pli posta Dolní mlýn (Malsupra muelejo). La fondo de la municipo estis de loĝantaro de la najbara hungara municipo Bošáca akceptita kun nevolo kaj Březová estis baldaŭ post tio fare de la malkontentaj najbaroj neniigita. En la jaroj 1615 ĝis 1618 estis konstruita Nová Březová en la nuna situo en spaco Na Dřevišti. Eĉ plu ĝi estis ekspoziciita al atakoj de la najbara Hungara reĝlando – plej multe el Bošáca. En la jaro 1627 Březová ŝanĝis posedanton. Urbo Uherský Brod donis ĝin al Kounicidoj el Uherský Brod.

Sufero de la municipo kulminis en la dua duono de la 17-a jarcento kaj en la unua duono de la 18-a jarcento; en la jaro 1663 ĉi tie estis mortigitaj 4 personoj kaj la tuta Březová estis forbruligita. Pluaj atakoj sekvis en la jaro 1683 kaj dum liberecbatalo de Rákóczi 17041706. Tiam la municipo tute kuŝis per cindro.

Popola soleno dum karnavalo (2011)

Evoluo[redakti | redakti fonton]

La nova vivo venis en periodo de la 18-a jarcento. koloniiga hakado de arbaro intense daŭrigis, pro kio aldoniĝis erpgrundo, sed precipe paŝtejoj. La municipo kreskis ankaŭ pernombre, ĉar apud duonlanuloj kaj kvaronlanuloj fakte aldoniĝis dometaroj, kiuj post la jaro 1828 kreis plimulton de ekloĝintoj.

Laŭ matrikulo el Olomouc vivis en la municipo en la dua duono de la 18-a jarcento 436 plenkreskuloj kaj 83 infanoj ĉeĥe parolantaj.

En la unua duono de la 19-a jarcento la vilaĝo estis devigita sendi por korvei al grandbieno Volenov 4 duonlanulojn kun 2 ĉevaloj dum 3 tagoj en la semajno, ĉiu el la 32 kvaronlanuloj unu piediran laborforton dum du tagoj en la semajno. Pro la korveo estis devigitaj 36 servutuloj. Malfacilaĵoj de la korveo konsistis en tio, ke la servutuloj estis devigitaj elteni vojaĝon el Březová ĝis Volenov. Supero de la abrupta monteto estis tre malfacila precipe por virinoj, kiel atestas peticio de la municipo el al jaro 1848.

En la vilaĝo laboris en rojoj Hrubár kaj en Zlatný potok akvomuelejoj, el kiuj muelejo en Dolní Lázy (la devena loĝloko) laboris ĝis 1953; la ceteraj pereis dum la unua respubliko.

Březová antaŭ la unua mondmilito estis municipo de etkamparanoj kaj paŝtistoj.

Fontoj de vivtenado[redakti | redakti fonton]

La montara grundo tempe ĉesis esti sufiĉa fonto de la vivtenado por kreskanta nombro de la loĝantoj. Multaj foriris por sezonaj laboroj al bienoj en Volenov, al Beckova kortego en Považie, sed eĉ pli malproksimen ĝis Aŭstrio kaj Hungario. Pluaj fonto de enspezoj estis ĉedoma vendado de semoj. En vintraj monatoj la semetistoj komercis – viroj kaj virinoj – en Hungara reĝlando kaj en alpaj landoj. Post la jaro 1918 ili migris tra la teritorio de nove estiĝinta Ĉeĥoslovaka respubliko. Ankoraŭ en la jaro 1930 tiel ĉi vivtenis sin pli ol 60 familioj. La arbaroj en la ĉirkaŭaĵo de la municipo motivis al hejma produktado de ligna ilaro, precipe helpaj bastonoj por irado, ŝtupetaroj kaj kuleregoj. Post la dua mondmilito la hejma paroduktado kaj la semetumado malaperis. En bienulaj distililejoj dum la tuta tempo oni produktis prujnbrandon.

La municipo longan tempon suferis pro kunigo kun la ĉirkaŭaĵo, ŝoseo el Uherský Brod ĝis Strání tra Volenov kaj Březová estis konstruita nur en la jaro 1897 kaj al Lopeník nur en la jaro 1964, tra municipo Bošáca al Slovakio en la jaro 1967. Post marto de 1939 estis en la municipon enkondukita limgardistaro por gardi la tiaman limon inter Protektorato Bohemio kaj Moravio kaj Slovaka ŝtato. La limgardistaro enkvartiriĝis en nove konstruita ligna kazerno apud vojo direkte al Lopeník.

Signifaj personecoj[redakti | redakti fonton]

En la municipo restadis Leoš Janáček, etnografo Josef Klvaňa kaj kolektisto de kantoj František Bartoš. En Březová ankaŭ instruis Alois Král, malkovrinto de la kaverno de Libereco de Demänová.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]