Boeing 717

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el B717)
Boeing 717

Boeing 717-23S de SpanAir, 2009.
Tipo: Pasaĝeraviadilo
Fabrikanto: Boeing
Unua flugo: 2-an de septembro 1998
Enkonduko: 12-an de oktobro 1999
en AirTran Airways
Uzanto: Delta Air Lines
Hawaiian Airlines
Produktperiodo: 1998-2006
Produktkvanto: 156
vdr

La Boeing 717 estas pasaĝeraviadilo de Boeing, ellaborita en 1998.

Originale Boeing 717 estis prilaborata kiel la modelo de McDonnell Douglas (MD) sub la nomo MD-95. McDonell Douglas planis produktadon de Boeing 717 en 1992, tamen en 1997 McDonnell Douglas estis aneksita de Boeing. Post la anekso, la projekto de MD-95 estis finita kaj anoncita kiel Boeing 717 en 1998. Boeing 717 estas fakta lasta modelo de DC-9/MD-80/MD-90 serio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la 1960-aj jaroj, La McDonnell Douglas DC-9 estis rekonata kaj produktata pasaĝeraviadilo por mezdistanca flugo. Ĝiaj posteuloj, MD-80 kaj MD-90 estis ellaborita inter 1980-aj jaroj kaj 1990-jaroj.

En 1983, McDonnell Douglas planis malgrandigitan (Serio 30) kaj pligrandigitan version (Poste iĝis MD-80) de originala DC-9. Tamen malkresko de MD dum la 1980-jaroj malrapidigis prilaboron de novaj modeloj, kiuj sekva DC-9. Kune kun MD-90, McDonnell Douglas prezentis MD-95 en 1991, tamen kiam oni lanĉis MD-95 en 1994, Nur ValuJets mendis 50 aviadilojn.[1]

En 1997, Boeing aneksis McDonnell Douglas. Post la anekso, MD-95 estis renomiĝita Boeing 717. Originale 717 estis modelnombro por Boeing KC-135 Stratotanker, tiel Boeing anstataŭe uzis nombron 720 por plibonigita versio de Boeing 707. Por distingi novan pasaĝeraviadilon kun fuelcisterna militaviadilo (KC-135), Nova pasaĝeraviadilo oficiale nomiĝis 717-200. Kiel lasta versio de DC-9, Boeing 717 estis produktita ekde 1998 ĝis 2006. La 23-an de majo 2006, Boeing ĉesis produktadon de Boeing 717, finis produktadon de serioj de DC-9.[2]

Variantoj[redakti | redakti fonton]

  • Boeing 717-200 (1998) : Produkta versio de Boeing.
  • Boeing 717 Express (2003) : Privata versio de Boeing 717-200.

Specifaĵoj[redakti | redakti fonton]

Diametroj
717-200[3]
Longo 37.8m (124 ft 0in)
Alto 9.0m (29 ft 8in)
Enverguro 28.4m (93 ft 4in)
Maso
Maksimuma Ekfluga Maso
(MTOW)
49,895 kg-54,884 kg
(111,000 lb-121,000 lb)
Maksima Surteriga Maso
(MLW)
45,362 kg-49,898 kg
(100,000 lb-110,000 lb)
Povumo
Transporta kapableco[4] 134
Povejo Du Rolls-Royce
BR715-A1-30

Du Rolls-Royce
BR715-C1-30
Kroza rapido Maĥo 0.77
(822 km/h, 444kn)
Flugdistanco 2,645 km-3,815 km
(1,430-2,060nmi)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]