Boeing 777

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el B777)
Boeing 777

Boeing 777-200ER de United Airlines, 2013.
Tipo: Pasaĝeraviadilo
Fabrikanto: Boeing
Unua flugo: La 12-an de junio 1994
Enkonduko: La 7-an de junio 1995
Produktperiodo: ekde 1993
Produktkvanto: 1,507 (Julio 2017)[1]
vdr

La Boeing 777 estas pasaĝeraviadilo de Boeing, ellaborita en 1994.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 1970-jaroj por aviadindustrio estis epoko de "larĝkorpa milito". Larĝkorpaj pasaĝeraviadiloj de grandaj aviadfabrikantoj, kiel "Jumbo Jet" Boeing 747 kaj Douglas DC-8, Lockheed L-1011 TriStar konkuris en merkato. En mezo de 1970-aj jaroj Eŭropa aviadkompanio Airbus prezentis Airbus A300, tiel la konkurso plifortiĝis inter aviadfabrikantoj. Danke al sukcesoj de Boeing 737 kaj Boeing 747, Boeing gajnis superan pozicion en merkato.

En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, La pasaĝeraviadiloj kun tri motoroj (Trijet) kiel McDonnell Douglas DC-10 kaj Lockheed L-1011 TriStar estis produktita por mallongdistanca flugo, kiel enlandaj flugoj. Tiutempe Trijetoj eblis plirapide kaj pli stabile flugi. Oriĝinale Boeing 777 estis trijeta projekto por konkuri kun tuj modeloj, tamen dum la 1980-jaroj, la granda tendenco de merkato estis sanĝita: La grandaj aviadiloj perdis popularecon kaj novaj efikaj aviadiloj (kiel Airbus A330 kaj Airbus A340) gajnis popularecon. En 1981 Boeing prezentis novan pasaĝeraviadilon, Boeing 767. Tamen aerliniaj klientoj deziris plilarĝan aviadilon ol 767. En 1990-jaroj, Surbaze de B767, Boeing dezajnis novan plilarĝan pasaĝeraviadilon por klientoj. En 1990, usona aerlinio United Airlines iĝis unua kliento de nova pasaĝeraviadilo.

La 4-an de januaro 1993, produktado de B777 komenciĝis.[2] B777 sukcese finis testflugon la 12-an de junio 1994. la unua aviadilo liveriĝis al United Airlines, komencis servon la 15-an de majo 1995.

Dum la 1990-aj jaroj, Boeing 777 sukcesis en merkato por efika flugrendimento. Kiel dumotora larĝkorpa aviadilo, Boeing 777 estas rekonata por ĉefa modelo el novaj larĝkorpaj pasaĝeraviadiloj, kontraste al tradiciaj larĝkorpaj kiel Boeing 747. Nuntempe Boeing 777 estas dua profitdona pasaĝeraviadila modelo de Boeing.[3] Laŭ 31-an de julio 2017, 1,507 B777 produktiĝis.[1]

Dezajno[redakti | redakti fonton]

Dezajne novan pasaĝeraviadilon, Boeing uzis komputeran teknologion en Boeing 777. B777 estas unua pasaĝeraviadilo, kies dezajno estis dezajnita de komputero (kun CAD-programo). Kunlabore kun usona kaj franca komputerkompanio IBM kaj Dassault Systèmes, Boeing uzis programon CATIA dum la dezajna procezo. Danke al komputeraj teknikoj, 777 uzas ĉiuaŭtomatan fly-by-wire sistemon kaj EFIS (angle Electronic Flight Instrumental System, Elektronika Fluga Instrumenta Sistemo).[noto 1]

Variantoj[redakti | redakti fonton]

  • Boeing 777-200 : Originala modelo.
  • Boeing 777-200ER (ER: Plilongigita distanca modelo) : Plilongigita distanca modelo de 777-200.
  • Boeing 777-200LR : Longdistanca modelo de 777-200.
  • Boeing 777 Freighter : Transporta versio de 777-200LR.
  • Boeing 777-300 : Plilongigita modelo.
  • Boeing 777-300ER : Plilongigita distanca modelo de 777-300.
  • Boeing 777-8, 777-9 (777-X) : Novaj modeloj de programo "Boeing 777X". Plibonigita modelo de originalaj modeloj.

Specifaĵoj[redakti | redakti fonton]

Diametroj
777-200[4] 777-200ER[4] 777-200LR[4] 777F[4] 777-300[4] 777-300ER[4]
Longo 63.73m (209ft 1in) 63.73m (209ft 1in) 63.73m (209ft 1in) 63.73m (209ft 1in) 73.86m (242ft 4in) 73.86m (242ft 4in)
Alto 18.5m (60ft 9in) 18.5m (60ft 9in) 18.6m (61ft 1in) 18.6m (61ft 1in) 18.5m (60ft 9in) 18.5m (60ft 9in)
Enverguro 60.93m (199ft 11in) 60.93m (199ft 11in) 64.80m (212ft 7in) 64.80m (212ft 7in) 60.93m (199ft 11in) 64.80m (212ft 7in)
Maso
Maks. Ekfluga Maso
(MTOW)
247,200kg (545,000lb) 297,550kg (656,000lb) 347,452kg (766,000lb) 347,852kg (766,800lb) 299,370kg (660,000lb) 351,533kg (777,500lb)
Maks. Surteriga Maso
(MLW)
201,840kg (445,000lb) 213,180kg (470,000lb) 223,168kg (492,000lb) 260,816kg (575,800lb) 237,680kg (524,000lb) 251,290kg (554,000lb)
Povumo
Transporta kapableco 305 pasaĝeroj
(maks. ~440 pasaĝeroj)
301 pasaĝeroj
(maks. ~440 pasaĝeroj)
301 pasaĝeroj
(maks. ~440 pasaĝeroj)
102,010kg
(224,900lb)
368 pasaĝeroj
(maks. ~550 pasaĝeroj)
365 pasaĝeroj
(maks. ~550 pasaĝeroj)
Povejo (×2) PW 4077
RR Trent 877
GE90-77B
PW 4090
RR Trent 895
GE90-94B
GE90-110B1
GE90-115B1
GE90-110B1
GE90-115B1
PW 4098
RR Trent 892
GE90-92B/94B
GE90-115B1
Krozrapido Maĥo 0.84
(892km/h, 554mph)
Maĥo 0.84
(892km/h, 554mph)
Maĥo 0.84
(892km/h, 554mph)
Maĥo 0.84
(892km/h, 554mph)
Maĥo 0.84
(892km/h, 554mph)
Maĥo 0.84
(892km/h, 554mph)
Maks. rapido Maĥo 0.89
(945km/h, 587mph)
Maĥo 0.89
(945km/h, 587mph)
Maĥo 0.89
(945km/h, 587mph)
Maĥo 0.89
(945km/h, 587mph)
Maĥo 0.89
(945km/h, 587mph)
Maĥo 0.89
(945km/h, 587mph)
Flugdistanco[5] 9,700km (5,240nmi) 13,080km (7,065nmi) 15,840km (8,555nmi) 9,200km (4,970nmi) 11,165km (6,030nmi) 13,650km (7,370nmi)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La EFIS estas elektronika fluginstrumenta sistemo, kiu montras fluginformon al piloto tra komputera ekrano. Nuntempe plimultaj modernaj aviadiloj uzas EFIS, anstataŭe analogaj instrumentoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Konkurantaj aviadiloj :