BA22

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

BA22 estas la dudekdua numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en februaro 2015. Ĝi prezentas bildojn de domoj el Wikimedia Commons kaj kovrilpaĝon kun foto de la Tero el la spaco.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Prezento (P. Daŝgupto). Oni informas pri ŝanĝoj en la redakta teamo.

  • George Szirtes: Rido (trad. István Ertl). Tiu teksto kaj la venonta temas pri la atencoj fare de ĝihadismaj teroristoj kontraŭ la fama humora gazeto franca Charlie Hebdo.
  • Nyegosh Dube: Pri Charlie Hebdo.

Originala Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Jorge Camacho: La ŝtormo; apokalipsa rakonteto pri suna ŝtormo kiu paneigas komputilojn kaj reeirigas la specion ĉar beboj naskiĝis sen facila parolkapablo.
  • Julian Modest: La akordiono; emocia rakonto pri maljunulo kiu aĉetas akordionon, kvankam neniu el la familio ludas aŭ ludos ĝin.
  • Trevor Steele: Bruce Golding; komenco de romano kiu prezentas ĵurnaliston kiu iras al lokoj kie okazas militoj aŭ katastrofoj abandonante sian familion.

Originala Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Jesper Lykke Jacobsen: Komenco.
  • Ricardo Felipe Albert Reyna: Senmovaj versaĵoj; Dum promeno; Leĝeraj versaĵoj.
  • Giulio Cappa: Pri arto kaj aliaj lingvoj; poeziigo de kvar pentraĵoj de diversaj pentristoj kaj galerioj. Unu el ili temas pri la fama mito de la Babela turo, sed kun aparta konsidero.
  • Baldur Ragnarsson: Srečko Kosovel (1904-1926). Pri tiu slovena verkisto estas ĉinumere recenzo kun montro de poemoj, nome Kris Long: Konsterno. Karsto. Tristo, pri Vzlatem čolnu / En la ora boato. Izbrane pesmi / Elektitaj poemoj de Srečko Kosovel; trad. Vinko Ošlak.


Tradukita Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Gennadij Ŝlepĉenko: Pri Alfred Hejdok, latva verkisto kiu vivis multajn jarojn en Ĉinio antaŭ reveni al Sovetunio, kiel enkonduko al la du venontaj tekstoj, nome liaj.
  • Alfred Hejdok: Du rakontoj: La aventuro de Anatolo Gajnaux; La lasta irado de mortintoj (trad. Gennadij Ŝlepĉenko). Temas pri du rakontoj pri historioj en Orienta Azio. La unua aventuro pri heroeca viro kiu savas ĉinan virinon el teruraj banditoj, la dua pri transa vivo de mortintoj.

Tradukita Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Aleksandr Puŝkin: Al la kalumniantoj kontraŭ Rusio (trad. Ludmila Novikova)
  • Aleksandr Puŝkin: Al la kalumniantaj Rusion (trad. Tatjana Auderskaja), nome komparo de du tradukoj el la sama poemo de Puŝkin.
  • Olinda Beja: Tri poemoj (Jen mi, Medite, Poemo 7; trad. Suso Moinhos). Temas pri santomea poetino, kiu translokiĝis al Portugalio, sed poste remalkovris sian landon.

Eseoj / Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Árpád Rátkai: Informfalsantoj kontraŭ Lazar Markoviĉ Zamenhof; eseo per kiu Árpád Rátkai pruvas ke la vera nomo de la iniciatoro de Esperanto estas Lazar Markoviĉ Zamenhof kaj ne Ludoviko, kaj same pri la naskoloko en Bjelostok (Ruslando). Ĉiuokaze oni povas aldoni la nunajn nomojn, sed la oficialaj en tiu momento estu respektataj. Por s-ro Árpád Rátkai, multaj antaŭjuĝoj, politikaj opinioj, naciismo ktp., influis sur la nune konataj nomoj de Zamenhof.
  • Ulrich Lins: Danoj eskapis persekuton; la aŭtoro informas pri la persekutado fare de nazioj kontraŭ esperantistoj en Danio, Norvegio kaj Svedio. Tie kaj eble ĝenerale en Okcidenta Eŭropo tiu persekutado ne estis tiom akra kiom en Germanio kaj Orienta Eŭropo. Nome en Danio oni havis listojn de danaj esperantistoj, sed oni ne agis kontraŭ ili.
  • Sten Johansson: Nobela premiado; la aŭtoro trarigardas la liston de ricevintoj de la Nobel-premio pri literaturo kaj elprenas rezultojn laŭ epokoj, lingvoj, tendencoj ktp.
  • István Ertl: Intervjuo kun Tomas Riad, membro de la Sveda Akademio; tiu priskribas la agadmanieron kiel la Sveda Akademio elektas la premiitojn por la Nobel-premio pri literaturo.
  • Kalle Kniivilä: Invado el nenie; kontraŭrusa vidpunkto de la reanekso de Krimeo al la Rusia Federacio. Raportoj pri neleĝeco de la procezo kaj brutaleco de la prorusoj.
  • Elisée By'élongo Ishéloke: Mayville, kvartalo en la urbocentro de Durbano en Sud-Afriko: defioj kaj perspektivoj; rakonto kaj priskribo de kongano kiu translokiĝas al Sudafriko, kie analizas socie la diversajn lokojn kaj tavolojn.
  • Wim Jansen: Leksikografia dilemo en Esperanto: ĉu baska, eŭska aŭ vaska?; la aŭtoro cerbumas pri la historio de tiuj tri vortoj en diversaj najbaraj lingvoj kaj proponas uzadon de eŭska kaj duarange baska, sed evitindon de vaska.
  • Raoul Precht: Notoj kaj kontrapunktoj, 2001 (trad. István Ertl); pri traduko kiel perfido, selekto, redukto, interpreto, travideblo ktp.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

  • Christian Declerck: Fabele fantazia, ja fikcie scienca, pri Libazar' kaj Tero. Kvarmana sonato dutonala de Julia Sigmond kaj Sen Rodin. Komentoj pri diversaj lingvaj detaloj kaj komparoj kun iel similaj verkoj.
  • Mao Zifu: Ni atendis kaj esperis, pri La grafo de Monte-Kristo de Alexandre Dumas; trad. Daniel Moirand. Tre detala lingva analizo.
  • Efthimios Mavrageorgiades: Ajnasemajna legindaĵo, pri Ajnasemajne, Skizoj el la vivo de Remonstranta pastoro de Gerrit Berveling.
  • Kris Long: Konsterno. Karsto. Tristo, pri Vzlatem čolnu / En la ora boato. Izbrane pesmi / Elektitaj poemoj de Srečko Kosovel; trad. Vinko Ošlak. Kun montro de diversaj poemoj.
  • José Antonio del Barrio: Ombra duono de Ejnŝtejno? Verŝajne, ne pri En la ombro de Alberto Ejnŝtejno de Desanka Ĝuriĉ-Trbuhoviĉ; pluraj tradukintoj; pri biografio de la eksedzino de Ejnŝtejno nome Mileva Mariĉ kaj ties ebla kontribuo al la teorioj de la fama fizikisto. La recenzito rekomendas kompreni tiun verkon kiel ia romano anstataŭ kiel serioza pruvo pri la graveco de la edzino en la verkaro de la edzo.
  • Jorge Camacho: Ekskurso tra la planlingva ĝangaleto, pri In the Land of Invented Languages de Arika Okrent, nome eseo pri inventitaj lingvoj inter kiuj kompreneble Esperanto.
  • Jorge Camacho: Romano pri amikiĝo kun kanakoj, pri Kanako el Kananam de Kenneth G. Linton, nome aŭstraliano en Nov-Gvineo en 1944-1945.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]