BA30

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beletra Almanako 30
numero
Speco Literatura revuo
Formato 148 paĝoj, proks. 21,3 cm x 13,8 cm
Dato januaro 2018

Lando Usono
Urbo Novjorko
Posedanto Mondial
Publikigisto Ulrich Becker
Redaktisto Probal Daŝgupto, István Ertl, Jesper Lykke Jacobsen kaj Suso Moinhos
Ĉefredaktisto Suso Moinhos
Establodato septembro 2007
ISSN 1937-3325
ISBN ISBN 978-1-5956-9361-7

Adreso 203 W 107th St #6C, Novjorko (New York) NY 10025, Usono (USA)
Retejo Beletra Almanako 30
vdr

BA30 estas la trideka numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en januaro 2018.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Originala prozo[redakti | redakti fonton]

  • Trevor Steele: La fotoalbumo fermiĝas. Prologo de la tria volumo de la romano La fotoalbumo enkuntekstiganta ĝin kaj ĉefe la aferon pro la vera aŭtoro.
  • Sten Johansson: Rompo. Viro kiu iam apartiĝis el virino, vizitas ŝin.

Originala poezio[redakti | redakti fonton]

  • Miguel Fernández: Poemtrio (Rev-ene; Fabelo por endormigi nepon de ruĝa-nigra poeto; Certeco).

Tradukita prozo[redakti | redakti fonton]

  • John Berger: Musrakonto (trad. Benson Smith). Iu muntas muskaptilon kaj startas la musĉasado.
  • Tommaso Landolfi: Aga maĝéra difúra (trad. Giulio Cappa). Iu ricevas instruon de la persa, sed poste konstatas, ke temas pri inventita lingvo, kiun nur li mem konas. En ĝi li verkis tri poemojn. Kun amiko, li vizitas artokritikiston, por scii la konsideron de tiuj poemoj en nekonata lingvo. Ĉu ili estas vera artaĵo? Kvankam ne temas pri Esperanto, tiu teksto povas esti konsiderata paralele al la konsidero de la originala esperanta literaturo.
  • Carlos Casares: La knabino de la cirko (trad. Suso Moinhos). Knabo enamiĝas de knabino el cirko; ŝi korespondas, sed...
  • E. T. A. Hoffmann: La sabloviro (trad. Anina Stecay). Horornovelo: Natanaelo estas terurigita per porinfana bildo de teruriga fantasta figuro de sabloviro kiu ĵetas sablon al la okuloj de la infanoj kiuj ne volas iri dormi kaj samtempe pri reala figuro de malagrabla kunulo de la patro, kiu fakte mortas pro eksplodo, dum tiu Coppelius fuĝas. Kelkajn jarojn poste la protagonisto trafas iun vendiston de barometroj kun simila nomo, kaj koincidigas ilin. Per responda letero amikino Klara pridubas la supozojn de Natanaelo, kiu poste estas senkredigita de Klara mem kaj de ŝia frato Lotaro. Ĉio estus supozoj de la imagema spirito de Natanaelo. Poste Natanaelo obsede enamiĝas el najbarino, bela sed iom stranga, kiu kondutas sin iom strange, aŭtomatece.
  • Mark Kurlansky: Nuda (trad. Barry Friedman). En karibia insulo kiu trafis uraganan inundon kaj ricevis helpon, politikisto spionas la aliajn politikistojn kaj konatulojn kaj iliajn amaferojn.
  • Massimiliano Colucci: La domo de la anĝeloj (trad. Carlo Minnaja). En trajno oni petas kuraciston por atenti pri iu pasaĝero kiu suferis ekmalsanon. Tiu rezultas eks-edzino de la kuracisto.
  • Robert Zend: Enkonduko al nepublikigita manuskripto kun la titolo "Elektitaj sonĝoj" (trad. Ralph Dumain). Meditado pri sonĝoj, realo kaj nerealo ktp.

Tradukita poezio[redakti | redakti fonton]

  • Javier Feijóo: En la akvo gvadiana (trad. Jorge Camacho). La tuta urbo Badajoz spegulas sin sur la rivero Guadiana.
  • José Zeca Afonso: Grândola, urbeto bruna (trad. Jorge Camacho). Kanto uzita kiel signalo por la Revolucio de la Diantoj en Portugalio.
  • Itisha Giri: Tri poemoj (La edzino de la migrinto; Kiam mi havos filinon; Hejme; trad. Suso Moinhos). Kun speciala dediĉo al inismaj aferoj.
  • E. E. Cummings: Frontkovrila poemeto (trad. Catherine B. Krause). Kiel dirite, en la kovrilpaĝo.

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • Miguel Fernández: Paŝteco el skeĉoj. Kvaro da porjunulaj skeĉoj. Nome humuraj scenetoj "La maĉgumo", "La dentopurigado", "Laŭ la modo de Adofo Domínguez" kaj "En taŭrobredejo".

Artikoloj kaj eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Kalle Kniivilä: La strato de Tanja. Enkonduka ĉapitro de samnoma libro de la aŭtoro. Du amikoj partoprenas en komunisma manifestacio de possovetunia epoko en Sankt-Peterburgo. Aludo al amasmortiga purigo de la stalinisma epoko de la 1930-aj jaroj.
  • Paulo Silas: La eŭropigitaj birdoj de Fernando de Diego. Pri la traduko fare de Fernando de Diego de Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez, Silas kritikas la elekton de tri birdonomoj eŭropaj por traduki aliajn tri tute sudamerikajn, sen konsidero al la familia rilato, aspekto aŭ ebla adapto de la loka nomo.
  • Yu Jianchao: Esperanto-gulaŝo: ĉarma pejzaĝo sur Parnaso. Pri Tibor Sekelj kaj malfacilo traduki ĉinen la vorto gulaŝo, uzita metafore de Marjorie Boulton en titolo de artikolo pri Sekelj.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

  • Kris Long: Patrino maro (por kutimiĝi al ŝiprompoj); pri Laminarioj (de Suso Moinhos). Komentoj kaj dialogo kun poemeroj.
  • Giulio Cappa: Rozoj tra dornaro; pri Antologio (de Gabriele D'Annunzio). Pri la itala verkisto, du tradukversioj de unu lia poemo kaj komentoj pri li prozo.
  • Javier Alcalde: Pri deco kaj indeco; pri 101 maldecetaj ŝercoj (kompil. kaj trad. Pedro M. Martín Burutxaga). Komentoj pri la oportuno aŭ maloportuno inkludi en kolekto de anekdotoj ankaŭ ŝercojn kiuj ridindas subpremitajn personojn.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

  • Uday K. Dhar (kovrila kaj rubrikaj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]