BA33 estas la tridek-tria numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en oktobro 2018. Internaj kaj kovrilpaĝaj bildoj estas de simioj, nome bestoj plej parencaj al homoj.
Prezento (Jesper Lykke Jacobsen). Imagiva kaj bonhumora ukronio, laŭ kiu Esperanto neniam ekzistis (kiel kelkaj asertas) ĉar en diversaj momentoj ŝlosilaj situacioj por la lingvo fakte iris en alia direkto.
Sten Johansson: Polvo. Deziro foriri el malgastigema tero kie polvo markas la malagrablan etoson.
Mikaelo Bronŝtejn: Lecionoj por viro. Rakontaro pri infanaĝo, juneco kaj maturiĝo de viro kaj pri ties rilatoj al apuduloj. "Kvazaŭ prefaco. Unue, due, trie" estas ia enkonduko al la rakontaro: maturulo ekverkas pri siaj memoroj. "Leciono pri ŝtelo. La paĉjo, onjo Manjo kaj aliaj" temas pri du ŝteloj rilataj al la ekvivo de la protagonisto: unue la patro devis "ŝtele" forporti la patrinon por rajti geedziĝi, due la knabeto malsukcesis ŝteli mielon dum foresto de patrino, ĉar onjo Manjo tion evitis, sed li insistis. "Leciono pri domino. Valik" temas pri trudema estreco inter knaboj kaj la historio de la "kapitano" Valik. "Leciono pri virto, La familio Zak" temas pri edzino kiu estis malbone traktita kaj batata fare de trompita ĵaluza edzo. "Leciono pri amoro. David" temas pri la enkonduko al la sekretoj de amoro fare de kolego en la fabriko. "Leciono pri ŝtelo. Oĉjo Steĉjo" temas pri ŝteleto fare de prestiĝa fabrikestro. "Leciono pri konstanteco. Maria, Anna, Viktoria" temas pri liaj tri edzinoj.
Nicolau Dols: Denove. Poeziigo de veturado kaj pri kiel tio markas la propran vivon. Nome unujara veturo el Bratislavo hejmen en Balearoj. Dekunu regulaj metrikaj komponoj de po ses plus tri versoj.
Nicola Ruggiero: La migrado. Tute alia tipo veturadi estas la malfacila kaj riskega elmigrado al Eŭropo.
Alexandru Vlad: Olivoj preskaŭ senpagaj (trad. Ionel Oneţ). Bonhumoreta parodio de la malfaciloj trovi diversajn varojn dum epoko de komunismo en Rumanio, tiuokaze de homo kiu deziras aĉeti olivojn por uzi iliajn kernojn cele al resanigo.
Zinaida Lindén: Konversacia kurso (trad. Kalle Kniivilä). Paralele al la progreso de diversaj temoj en paroliga kurso de la finna, nome pri si mem, interesoj, familio, ktp., oni sekvas la fadenon de la am-amikeco inter la protagonistino kaj ŝia kunparolantino, nome juna monaĥino.
Lia Wainstein: La granfruna lingvo aŭ La espero de mia avo (trad. Giulio Cappa). En tiu rakonto Esperanto alprenas la rolon de la itala en la originala versio. La granfruna lingvo estas lingvo parolata en insulo, en kiu la vortoj konstante ŝanĝas siajn signifojn, aŭ alivorte dirite, la parolantoj uzas ian ajn esprimon por komunikaj celoj. Superrealisme.
Clemens J. Satz: La kadavro, protagonisto alvenas hejmen kaj trafas kadavron de virino; anstataŭ la normalaj zorgoj tiuokaze, li dediĉas sin nur al kaŝado de la kadavro. Rakonto tre mallonga pri apero de flugiloj (trad. István Ertl).
Nathaniel Hawthorne: La filino de Rappaccini (trad. Barry Friedman, rev. Jesper Lykke Jacobsen). Romantisma kaj mistera rakonto pri studento kiu ekloĝas en Padovo. El sia ĉambro li povas rigardi al ĝardeno kie la bela filino de mistera erudiciulo zorgas pri plantoj kaj floroj, sed ŝajnas kvazaŭ ŝi alportas morton al vivuloj.
Mara Pastor: Ladskatolo (trad. Sebastian Schulman), pri cikatroj en la vivo de homoj.
Armando Silles McLaney: Ses poemoj (trad. Miguel Fernández), el lia poemaro "Vera aero" nome Membiografio en la spegulo, Sonĝo kaj nokto, Atavisma strebo, La sanktuloj, Mi vojas en soleco, kaj Tagoj de ĝoja ribelemo.
Sten Johansson: Verda rozaglo. Esploro pri la dana familinomo de la patrina branĉo de hispana fama esperantisto Julio Mangada Rosenörn kaj pri la familio de lia patrino en dana Karibio kaj Kubo.
Wim Jansen: "La juna Eŭskino" – prilaboro de poemo. Studo pri rara poemo pri la Karlana Milito verkita kaj publikigita en tiama Nederlando. Detalaj klarigoj pri la politika kunteksto, la kompreno de la Karlana Milito en tiama Nederlando, speciale pri la figuro de generalo Tomás de Zumalacárregui, biografio de la poeto kaj analizo de la poemo, speciale pri metriko.
Mikaelo Bronŝtejn: Ĉu ĝi estas nur blua revo? (Scienc-fikciaj verkistoj kaj Esperanto). Pri sinteno de verkistoj de scienc-fikcio al Esperanto aŭ komuna internacia lingvo, ĉefe sovetianoj, sed ne nur, nome pri Aleksandr Romanoviĉ Belajev ((1884-1942), Stanislaw Lem (1921-2006), Igor Rossoĥvatskij (1929-2015), Leonid Panasenko (1949-2011), Viktor Kolupajev (1036-2001), Georgij Gureviĉ (1917-1998), Genriĥ Altov (1926-1998), la fratoj Arkadij Strugackij (1925-1991), kaj Boris Strugackij (1933-2013) kaj Harry Harrison (1925-2012).
La nova "Historia Vortaro de Esperanto". Intervjuo kun Bernhard Pabst. Pri la procezo kreadi la novan eldonon de la vortaro, problemoj kaj ekzemploj de kuriozaj historie novaj vortoj.
Probal Daŝgupto: Rerigardi nin tra "Norma Prismo", pri Nia diligenta kolegaro. Biografio de 200 eminentoj esperantistoj (de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov). Nome kolekto de biografioj kaj komentoj pri famaj elstaraj esperantistoj, kriterioj por elekto kaj konceptoj kiel "tegmento".
Jorge Camacho: Necesa verko, disaj komentoj pri Tagoj kaj ruinoj (de Jaume Grau Casas) kaj partikulare pri la figuro de la verkisto kaj detalo de la traduko al Esperanto el traduko al la franca de hispanlingva originalo.
BA33 estas la tridek-tria numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en oktobro 2018. Internaj kaj kovrilpaĝaj bildoj estas de koncentrejoj de rifuĝintoj.
Laure Patas d'Illiers: La Terpinto de la dronintoj. Ĉe marbordo solemulo trovass forlasitan libron; poste alvenas solemulino.
Sten Johansson: Fini romanon. Trompita virino venas al monaĥineja gastejo por ripozi kaj verki romanon pri sia amafera sufero. Dume la trompanta amanto klopodas rekuperi ŝin, dum ŝi kredas esti certa por nereveno.
Eduardo Vivancos: Notoj el mia taglibro (trad. Juliette Ternant; kun enkonduko kaj notoj de Javier Alcalde). Taglibro pri la travivaĵoj de junulo dum la Hispana Enlanda Milito en la konstante bombardita urbo Barcelono. Liaj studoj, eklaboroj, aktivado en la liberecanaj medioj, ekesperantistiĝo kaj finfina aliĝo al la armeo de la Dua Hispana Respubliko.
Hans Fallada: Objektiva raporto pri la feliĉo esti morfinulo (trad. Anina Stecay). Suferoj kaj mensostato de drogulo kiu ne kapablas vivi sen konstanta injekto de morfino. Li trompas ĉiujn ĝis la situacio iĝas neeltenebla.
Denise Phé-Funchal: Tri rakontoj ("Vi estas" pri virino kiu ne kapablas forgesi la jam malamitan viron; "Ŝuoj" pri la vestaranĝo kaj la rilato vir-virino; "Framboj" deziras la knabino kaj percepto de patro kaj patrino; trad. Suso Moinhos).
Robert Zend: Sur la teraso (trad. Ralph Dumain). Du dioj (el milionoj) babiladas kaj unu el ambaŭ cerbumas anstataŭi la neutilan Liliton per nova amata Eva.
Lukiano: Juĝo pri la Diinoj (trad. Gerrit Berveling). Klasika dialogo pri la epizodo en kiu Pariso devas elekti, pro ordono de Zeŭso, la plej belan inter Hera, Atena kaj Afrodita. Hermeso gvidas ilin al Pariso kaj peras la aferon. Pariso petas ke la tri diinoj nudiĝu por plej bone konstati ilian belecon. Kaj ili promesas diversajn favorojn okaze de elekto.
Wilhelm Busch: La muŝo (trad. bavara Esperanto-amikaro; redaktis Bernd Krause). Traduko de serio de duversoj pri luktobarakto de siestumanto kontraŭ ĝena muŝo, laŭ humoraj bildoj de Wilhelm Busch. Bavara klubo ripetis tradukon post 100 jaroj.
Davide Astori: La fratoj Ferdinand kaj René de Saussure kaj la naskiĝo de la moderna interlingvistiko. En la kunteksto de la ĝenerala intereso por planlingvoj inter lingvistoj de la fino de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a, studo pri la sinteno al Esperanto de la aktiva esperantisto René de Saussure, nome frato de la fama lingvisto Ferdinand de Saussure, kaj de tiu mem, kiu profitis el la informoj pri Esperanto devenaj el sia frato.
Nicola Ruggiero: Esperanto – ponto al naciaj literaturoj. Konsidero pri la gravo de tradukoj kaj de antologioj, inter kiuj la kataluna, en Esperanto kiel "ponto al naciaj literaturoj".
Gilles Tabard: La konkurso Poezio tut'libera. Kiel Esperanto estis akceptita en grava konkurso por poezio en la franca lingvo inter junuloj.
Clemens J. Setz: William Auld, la majstro de la malnova monda helplingvo (trad. Detlef Karthaus). Trairado tra diversaj poemoj de Auld kaj iliaj tradukoj al la germana.
Probal Daŝgupto: Scivolon vian testamentu, pri "Pado al Paradizo: Clarence Bicknell kaj la Valo de la Mirindaĵoj" (de Christopher Chippindale, trad. Humphrey Tonkin). Resumo de la biografio de tiu brito en Italio, pasia per botaniko, bronzepokaj pentraĵoj kaj Esperanto. Komentoj pri kiel kompreni la figuron kaj verkon de Bicknell.
Anina Stecay: Marioneta personaro, pri "Serenaj matenoj" (de Julian Modest). Kritiko ĉar la roluloj ne realas. La polico lantas en reagoj por esplori la malaperon de junulino.