BA35

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beletra Almanako 35
numero
Speco Literatura revuo
Formato 166 paĝoj, proks. 21,3 cm x 13,8 cm
Dato junio 2019

Lando Usono
Urbo Novjorko
Posedanto Mondial
Publikigisto Ulrich Becker
Redaktisto Probal Daŝgupto, István Ertl, Jesper Lykke Jacobsen, Suso Moinhos, Nicola Ruggiero kaj Anina Stecay
Ĉefredaktisto Suso Moinhos
Establodato septembro 2007
ISSN 1937-3325
ISBN ISBN 978-1-5956-9392-1

Adreso 203 W 107th St #6C, Novjorko (New York) NY 10025, Usono (USA)
Retejo Beletra Almanako 35
vdr

BA35 estas la tridek-kvina numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en junio 2019.

Sinprezentoj[redakti | redakti fonton]

Nekrologoj[redakti | redakti fonton]

Originala prozo[redakti | redakti fonton]

  • Sten Johansson: Marika. János dum malfacila cirkonstanco memoras sian rilaton kaj vivon kun iama amatino, aŭ alivorte la memoroj venas trude al lia kapo. Dume oni atendas la pastron.
  • István Ertl: Vi(d)vokroniko, aŭ: Dek ok monatoj. Nome kroniko de la morto de edzino, postmortaj sentoj de la postvivinto kaj malfacilo reveni al senedzina vivo. Detala persona laŭtaga impresaro de la edzo. Do, taglibra kroniko. Enhavas la jenon:
    • Miguel Fernández: La lasta kanto (p. 39-40)
    • István Ertl: /Kutim’ vi estas.../ (p. 49)
    • István Ertl: /aspiras.../ (trad. Antonio Valén kaj la aŭtoro; p. 60)
    • István Ertl: Dek du rakontetoj por knabino (trad. Katja Steele; p. 67-68) tradukita el la slovaka, fabelstile.
    • István Ertl: La senfina vojaĝo (trad. Hoss Firooznia kaj la aŭtoro; p. 70)
    • István Ertl: La senfina vojaĝo 2 (trad. Hoss Firooznia kaj la aŭtoro; p. 71), ambaŭ poemoj pri nova amo, kiu alimaniere finis.
    • Miquel Martí i Pol: Senvorte (trad. István Ertl; p. 76)

Originala poezio[redakti | redakti fonton]

  • Miguel Bento: Jardeko.
  • Miguel Bento: Décennie (trad. Jesper Lykke Jacobsen de Jardeko al la franca).
  • Gerrit Berveling: Ek"pensoj" (Kion do faris la Di’ postkreade?; Ni en ĉi riĉaj landoj; Ni vivas en tempo ne-nia; Mia vivtempo estas ekstra; La homa strangeco; Konversacio interreligia; Pura ĉagreno; Naskiĝtago fratina; Ne la unuaj estas ni; Larmis la edzino; Kial ekkonversaciis Dio kun Adam; Postaj generacioj; Silento; Morna vetero; Rendevua paĝaro; Sentitole).

Tradukita prozo[redakti | redakti fonton]

  • Carolus Linnaeus: Iter Lapponicum – Vojaĝo al Laponio (trad. kaj komentis Sten Johansson; helpis pri trad. de latinaĵoj István Ertl). Dum tiu veturado norden kaj en okcidentan Finnlandon Lineo verkas ian taglibron, en kiu li notas renkontojn kun bestoj (partikulare birdoj), plantoj (partikulare floroj) kaj homoj (partikulare sameoj). Multaj interesaj indikoj pri la vivo kaj kutimo de sameoj.
  • Lukiano: Nigrino (trad. Gerrit Berveling). Dialogo per kiu Lukiano priskribas paroladon de la filozofo Nigrino (ĉu alinome Albino) kiu defendas filozofian vivmanieron, Atenon kaj atenanojn kaj kontraŭas maltrankvilan vivon de urboj kiel Romo, kiu estas kritikata.

Tradukita poezio[redakti | redakti fonton]

  • Miquel Martí i Pol: Silente/Senparole (trad. Abel Montagut / Antonio Valén / Jorge Camacho).
  • Paulino Dias: Omaĝa soneto al Vjaso (trad. Suso Moinhos).
  • Petru Ilieșu: Rumanio (pastiĉo laŭ Ginsberg) (trad. Nicola Ruggiero).
  • Nekonata: Perlo (I-IV) (trad. Marjorie Boulton) 20 strofoj el 101-strofa, 1212-versa poemo verkita en la fino de la 14-a jarcento de nekonata aŭtoro, en nordokcidenta dialekto de la mezangla. Ĝi priskribas sonĝon aŭ vizion, en kiu patro renkontas sian mortintan filinon, kiun li nomas ‘perlo’ en natura, arbara, paradiza pejzaĝo de herbo kaj floroj.

Artikolo kaj eseo[redakti | redakti fonton]

  • Suso Moinhos: La vivo kaj verkoj de Vesna Skaljer-Race. Dua parto. Detala analizo de enhavo kaj tekniko de ŝiaj poemoj, unue de la libro Maristo surmaste (1969) kaj poste de aliaj nekolektitaj libre. Poste oni analizas la "dek kvin diversspecajn novelojn" de El la vivo (1977). Kaj fine oni analizas kvin teatraĵojn, nome Post vizito (1977), Iketo (1977, la nura nemonologa), En juĝejo (1978), En policejo (1979) kaj Progreso (1987).

Recenzo[redakti | redakti fonton]

  • Jorge Camacho, "Kroniko pri onikrimoj", pri Septembre, surstrate en Tokio. Granda Tertremo en la regiono Kantô 1923 – Postsono de Masakro (de Katô Naoki; trad. Mamiya Midori) nome historia verko pri posttertrema masakro fare de japanoj al koreoj kaj ĉinoj en Japanio mem kiel antaŭaĵo de tio kio okazos dum la Dua Mondmilito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]