BA6

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Beletra Almanako 6
literatura verko • numero
Speco Literatura revuo
Formato 172 paĝoj, proks. 21,3 cm x 13,8 cm
Dato oktobro 2009

Lando Usono
Urbo Novjorko
Posedanto Mondial
Publikigisto Ulrich Becker
Redaktisto Probal Daŝgupto kaj István Ertl
Ĉefredaktisto Jorge Camacho
Establodato septembro 2007
ISSN 1937-3325
ISBN ISBN 978-1-5956-9144-6

Adreso 203 W 107th St #6C, Novjorko (New York) NY 10025, Usono (USA)
Retejo Beletra Almanako 6
vdr

BA6 estas la sesa numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en oktobro 2009.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Prezento (Jorge Camacho)

Originala prozo[redakti | redakti fonton]

Debatoj[redakti | redakti fonton]

Pri la Belartaj Konkursoj de UEA:

Pri revuoj:

  • Ken Miner: Literatura Foiro kaj Beletra Almanako (analizo de du gravaj literaturaj E-o-gazetoj)
  • Joxemari Sarasua: Alia vid-punkto

Pri poezio:

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

Originalaj eseoj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Rezultoj (premiitaj tekstoj) de la Belartaj Konkursoj 2009[redakti | redakti fonton]

Verkoj de

  • Júlia Sigmond, Viola, pri malfacilaĵoj de rifuĝintoj el milito kiuj veturas trajne,
  • Sten Johansson, Ranoj, pri iama amhistorio de junulo,
  • Nicola Ruggiero, de tiu ĉi ĝarden' Narnia, kaj Esja pri monto de Islando,
  • Jean-Marie Ries, Tro rapide,
  • Folke Wedlin, Ĥodapro. En tarda sorpotempo, 40paĝa longega poemo pri vivo de fiŝkaptisto kaj amo aŭ amikeco inter junuloj anoj de malamikaj gentoj en etoso antaŭ-metalepoka. Fine lasta epizodo rilatas al ŝtelo de aprezata kupra hakilo.
  • Lena Karpunina, Ni ne entombigu niajn literaturajn trezorojn (kelkaj pensoj pri E-literatuo, ĝiaj legantoj kaj eldonejoj), analizo pri eldonado, atingeblo kaj legado de Esperanta literaturo.
  • Geraldo Mattos, Lingvo kaj dialekto, elirante de la tezo ke Esperanto estas fakte du dialektoj, nome la zamenhofa aŭ fundamenta kaj la nuna kiu enhavas ankaŭ diversajn ŝanĝojn kiaj sencodevioj ĉe vortoj, skriberaroj kaj vorteraroj, nekonvena novismo, stranga verbigo, reguldevioj ĉe participoj ktp., por Mattos granda parto de la kulpo de tiu dialektigo, malreguligo kaj ŝanĝoj devenas el PIV kaj el proponoj de Johannes R. G. Isbrucker kiu prezidis la Akademion de Esperanto inter 1937 kaj 1963.
  • Luiza Carol, La papilio. En la etoso de la ĵus bombardita Nagasako renkontiĝas du roluloj el kiuj unu estas pli malespera, nome Kuraku, la filo japan-usona de Madama Butterfly laŭ la opero de Puccini. Tiu ege suferis dum sia vivo kaj la alia rolulo, maljunulo klopodas kontraŭi lian pesimismon kaj efikon de malbeno de japana dio Kami Sarundasiko. En la dua sceno la maljunulo montras ke ankaŭ li ege suferis en sia vivo, ke ankaŭ li malbenis kaj suferis pro tio, tamen li memoras siajn malfacilaĵojn pasintajn kiel rakonto.
  • Lena Karpunina, Preludo de la milito. En la kunteksto de la falo de Sovetunio, en centrazia respubliko preskaŭ startas milito, kio videblas en la timo de rusa loĝantaro kiel minoritato en islama areo, kiam al urbo venas hordoj de fundamentismaj islamaj junuloj kiuj tumultas kaj murdas senorde. Finfine la rusa armeo venas kaj ekaperas retrankvilo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]