BA8

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Beletra Almanako 8
literatura verko • numero
Speco Literatura revuo
Formato 166 paĝoj, proks. 21,3 cm x 13,8 cm
Dato junio 2010

Lando Usono
Urbo Novjorko
Posedanto Mondial
Publikigisto Ulrich Becker
Redaktisto Probal Daŝgupto kaj István Ertl
Ĉefredaktisto Jorge Camacho
Establodato septembro 2007
ISSN 1937-3325
ISBN ISBN 978-1-5956-9172-9

Adreso 203 W 107th St #6C, Novjorko (New York) NY 10025, Usono (USA)
Retejo Beletra Almanako 9
vdr

BA8 estas la oka numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en junio 2010.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Prezento (Jorge Camacho)

Originala prozo[redakti | redakti fonton]

  • Philip Brewer: Paŭzo en la stacidomo Union, rakonto pri du ĵus konatuloj kiu divenas karakterojn de roluloj, inter aliaj de vampiroj.
  • Mikaelo Bronŝtejn: 1968, kortuŝa historio de rusoj kiuj iras al Prago subpremi ribelon kaj ties ĉiutaga vivo kaj ŝanĝoj en tiama Sovetunio.
  • Memore al Higinio García: Fina ekzameno
  • Grigorij Arosev: La karakteroj de Jean-Baptiste, ĉiutaga vivo de familio de malfidela edzo.

Originala poezio[redakti | redakti fonton]

Tradukita prozo[redakti | redakti fonton]

Tradukita poezio[redakti | redakti fonton]

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Felipe Albert Reyna: Kajero kaj eroj de universala kongreso, nome tiu de Bjalistoko.
  • Árpád Rátkai: La beletra rondo de la revuo "Nyugat" kaj la Internacia Lingvo, pri la vivo de hungaraj intelektuloj komence de la 20a jarcento kaj polemikoj pri la "internacia" lingvo, Ido kaj Esperanto ktp.
  • Radek Nowakowski: Liberlando kaj liteRETuro, pri parolado, skribado, verkado, legado, tekstoj kaj hipertekstoj en la epoko de Interreto.
  • Humphrey Tonkin: “Generale parolante” – Lapenna kiel gvidanto kaj oponanto, pri la anstataŭo de Ivo Lapenna kiel estrarano de UEA en la 1970-aj jaroj, la kunteksto de tiu historia momento en la evoluo de Esperanto, kaj la rilato de fortoj inter li mem kaj la supozitaj aŭ realaj opoziciantoj, vidite el la vidpunkto de Humphrey Tonkin kiu estis tiam estinta estrarano de TEJO kaj postre iĝos estrarano de UEA kaj gravulo en la tuta Esperantujo.

Artikolo[redakti | redakti fonton]

Debatoj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pascal Dubourg Glatigny, Intervjuo kun Darik Otira, Beletra Almanako, 8, Mondial, Novjorko, Junio 2010. Paĝoj 162-165.

Intervjuo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]