BNA: Brand New Animal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BNA: Tutnova Besto
Originala titolo BNA ビー・エヌ・エー
[Bī Enu Ē]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro agado, komedio, sciencfikcio [1]
Por kiu sejnen
Animeo (tv)
Reĝisoro(j) Joŝinari Jo
Studio(j) Trigger
Scenaro Nakaŝima Kazuki
Muziko mabanua
Televidaj retoj Fuji TV (+Ultra), BS Fuji, KTV, Tokai TV, TNC, UHB, ABA, Netflix
Aperdatoj 8-a de aprilo 2020 —
24-a de junio 2020 (televida apero),

21-a de marto 2020 —
6-a de majo 2020 (reta elsendfluo de Netflix en Japanio)

Epizodoj 12
Mangao
Aŭtoro Asano
Publikiginto Ŝuejŝa
Magazino Tonari no Young Jump
Aperdatoj 29-a de majo 2020 — 9-a de septembro 2022
Volumoj 1
Mangailustrita romano
BNA Nul: La bestoj kiuj ne estas tutnovaj
Originala titolo BNA ZERO ビー・エヌ・エー・ゼロ まっさらになれない獣たち
[Bī Enu Ē Zero: Massarani narenai kemono-taĉi]
Aŭtoro Ise Nekise
Ilustristo TRIGGER
Publikiginto Ŝuejŝa
Magazino DASH X Bunko
Aperdatoj 23-a de aprilo 2020
Volumoj 1
vdr

BNA: Tutnova Besto (japane: BNA ビー・エヌ・エー, hepburne: Bī Enu Ē, angle: BNA: Brand New Animal) estas originala japana animea televidserio produktita de Studio Trigger kaj reĝisorita de Joŝinari Jo. La intrigo de la animeo temas pri Kagemori Miĉiru, homo, kiu subite transformiĝis en niktereŭton kaj poste fuĝis al Anima-Urbo, kie loĝas homeca besto-simila specio konata kiel Bestohomoj.

Netflix publikigis la unuajn ses epizodojn de la televidserio per reta elsendfluo en Japanio la 21-an de marto 2020, kaj poste alian ses epizodojn la 6-an de majo 2020. Fuji TV ankaŭ elsendis la televidserion per sia programa bloko +Ultra de 8-a aprilo ĝis 24-a junio 2020. La televidserio estis publikigita fare de Netflix tutmonde la 30-an de junio 2020. [2]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La rakonto okazas en mondo, kie homoj kunvivas kun la homarobranĉo, kiu estas konata kiel Bestohomoj (japane: 獣人 [ĝuĝin], scienclatine: Homo sapiens bestia). Bestohomoj alfrontis persekutado kaj diskriminacion, pro sia kapablo de formoŝanĝanta en homformajn bestojn. Bestohomoj kapablas formoŝanĝi pro DNA-trajto, konata kiel Bestofaktoro (japane: 獣因子 [kemono-inŝi]). La rakonto estas centrita sur Kagemori Miĉiru, kiu estas juna adoleskulino, ke subite transformiĝis en niktereŭtan bestohomon post sangotransfuzo. Ŝia amiko Hiŭataŝi Nazuna transformiĝis en vulpan bestohomon post la sama sangotransfuzo, kaj estis forkaptita de homoj de mistera kulto. Miĉiru forkuris de sia hejmo, kaj rifuĝis en Anima-Urbo (japane: アニマシティ [Anima-Ŝiti], angle: Anima City), kie estas sekura rifuĝeja urbo por bestohomoj. Dum ŝi estis en Anima-Urbo, Miĉiru renkontis la lupan bestohomon Ogami Ŝiro, kiu laboras por la urbestro Barballet Rosé. Kune, ili laboris por esplori, kio kaŭzis la transformon de Miĉiru, dum ili konservis la pacon en Anima-Urbo. Poste, Miĉiru kaj Ŝiro malkovris komploton pri la implikiĝo de Sylvasta Farmaciaĵoj (japane: シルヴァスタ製薬 [Ŝiruvasuta Sej-jaku]), kiu estas prestiĝa medicina centro en Anima-Urbo. La malbongustaj dungitoj de Sylvasta Farmaciaĵoj estis respondecis pri la neintenca dono de la sango, kiu estis uzita en la transfuzo, kiu kondukis al la transformo de Miĉiru kaj Nazuna. La firmao ankaŭ metis Nazuna en sekton, kiu faris la aserton, ke ŝi estis la gardanta diaĵo de la bestohomoj, konata kiel la Arĝentlupo (japane: 銀狼 [ginrō]). Sed poste, Miĉiru eksciis, ke Ŝiro estas la vera Arĝentlupo, kiam li estis devigita riveli sian sekreta vera potenco dum li traktis la Sylvasta-scienciston Jaba Hiromu, kiam Jaba mutaciis al freneza monstro post sia aresto kaj Ŝiro devigita mortigi lin.

Miĉiru eksciis, ke Ŝiro estas miljara senmortulo, kiu akiris siajn potencojn kiel la sola pluvivanto de Nirvasyl (japane: ニルヴァジール [Niruvaŝīru]), kie estas urbo de Bestohomoj, ke detruita de homoj antaŭ mil jaroj. Post kiam la detruo de Nirvasyl, Ŝiro dediĉis sin al protektado de sia bestohomaro. La posedanto de la firmao Sylvasta Farmaciaĵoj, Alan Sylvasta, rivelis, ke la Bestohomoj de Nirvasyl estis viktimoj de stresinduktita malordo konata kiel Nirvasyl-Sindromo (japane: ニルヴァジールシンドローム [Niruvaŝīru-Ŝindorōmu], angle: Nirvasyl Syndrome). La malordo igis la bestohomojn mortigi unu la alian, antaŭ la homoj detruis la ceteron. Alan klarigas, ke li solvas la aferon de Nirvasyl-Sindromo per Nazuna ŝajnigante esti la Arĝentlupo por redukti la streĉon de la bestohomoj, dum Alan faris drogon, ke homigas ajn frenezajn bestohomojn. Sed estis poste rivelita, ke la vera plano de Alan estis indukti Nirvasyl-Sindromon al la bestohomoj dum koncerto de Nazuna, elmontrante la veran homformon de Nazuna ĉe la scenejo, dum li rivelis sin esti Bestohomo de pura sangolinio. Post kiam freneza Ŝiro mordis Miĉiru-on, li estis subite resaniĝis, kaj ili eksciis, ke la kuraco de Nirvasyl-Sindromo estas la sango de Miĉiru kaj Nazuna. Miĉiru, Ŝiro, kaj Nazuna helpis eviti la krizon de Nirvasyl-Sindromo, Alan kaj la Arĝentlupo-kulta gvidanto estis venkita, kaj Miĉiru finfine akceptis sian bestohoman kondiĉon. Miĉiru decidis resti kun Ŝiro en Anima-Urbo por helpi protekti la urbon.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Kagemori Miĉiru (japane: 影森みちる [Kagemori Miĉiru])
SejuoMorohoŝi Sumire [3]

KAGEMORI Miĉiru estas homa junulino, kiu subite transformiĝis en bestohomon kun la formo de niktereŭto (tanuko), kvankam si komence kredis, ke si estis lavurso. Miĉiru iris al Anima-Urbo por trovi manieron transformi sin reen en homon, ĉar si kredis, ke sia transformiĝo estis malsano komence. Ŝi poste eksciis, ke si estis infuzita per bestohoma sango dum si estis en la hospitalo. Pro la cirkonstancoj de la bestohoma transformo de Miĉiru, ŝi povas aliri la potencojn de aliaj bestoj, kaj povas etendi sian formon al grandaj longoj.

  • Ogami Ŝiro (japane: 大神士郎 [Ōgami Ŝirō])
SejuoHosoja Joŝimasa[3]

OGAMI Ŝiro estas bestohomo kun la formo de lupo, kiu dediĉis sin al la protektado de Anima-Urbo. Ŝiro havas la potencon de akra flarsento, grandega forto kaj, kun sia senmorteco, regenero, kaj li povas transformi en grandegan lupon. Ŝiro poste estis rivelita esti iam normala bestohomo en la urbo Nirvasyl antaŭ mil jaroj, kiam li estis mortigita de Raymond Sylvasta (japane: レイモンド・シルヴァスタ [Reimondo Ŝiruvasuta]), kune kun la aliaj bestohomoj tie, kiu freneziĝis. Sed Ŝiro poste sorbis la sangon de la mil bestohomaj kadavroj de Nirvasyl, kaj li akiris siajn novajn potencojn kaj senmortecon. Tiu okazaĵo rezultigis la kreadon de la mito de la Arĝentlupo, kiam Ŝiro dediĉis sin al protektado de sia bestohomaro de la teruraj agoj de homoj.

  • Hiŭataŝi Nazuna (japane: 日渡なずな [Hiŭataŝi Nazuna])
SejuoNaganaŭa Maria[3]

HIŬATAŜI Nazuna estas la deinfanaĝa amiko de Miĉiru. Antaŭ kiam ŝia transformo en bestohomon kun la formo de vulpo (kicuneo) kiel rezulto de sangotransfuzo, Nazuna havis aspirojn esti idola kantisto. Ŝi estis prenita de Sylvasta Farmaciaĵoj por rafini siajn potencojn kaj plue ŝanĝi ŝian formon, kaj estis konvinkita fare de Alan Sylvasta aliĝi al la Arĝentlupo-Kulto (japane: 銀狼教団 [Ginrō-kjōdan]) de Boris Cliff. En la Arĝentlupo-Kulto, Nazuna havis la kaŝnomon Déesse Louve (japane: デェス・ルゥブ [Dēsu Rūbu]), kaj pozis kiel la Arĝentlupo, trompita por kredi, ke si helpis la bestohomojn.

  • Alan Sylvasta (japane: アラン・シルヴァスタ [Aran Ŝiruvasuta])
SejuoIŝikaŭa Kajto[3]

Alan SYLVASTA estas riĉa kaj enigma entreprenisto, kiu estas prezidanto de la firmao Sylvasta Farmaciaĵoj. Sylvasta Farmaciaĵoj provizas medicinan subtenon al la civitanoj de Anima-Urbo. Alan esprimis intereson pri Miĉiru kaj Ŝiro pro ilia unikaj fizikaj kapabloj. Li poste rivelis, ke lia prapatro Raymond Sylvasta detruis la urbon Nirvasyl, kiam la loĝantaraj bestohomoj de Nirvasyl freneziĝis. Alan estas konscia pri la Arĝentlupo-identeco de Ŝiro, kaj klarigis sian intencon homigi ĉiujn Nirvasyl-Sindromo-suferantajn bestohomojn. Alan poste rivelis sin kiel pursanga bestohomo, kun la formo de ora Cerbero-simila versio de Arĝentlupo konata kiel Orlupo (japane: 金狼 [kinrō]), kio estas formo, ke li akiris per absorbi la sangon de mil purrasaj lupaj bestohomaj kadavroj. Li ankaŭ rivelis sian antaŭjuĝaj motivoj pri la elimino de la civitanoj de Anima-Urbo ĉar li rigardis ilian kiel malpuraj bestohomoj.

  • Barballet Rosé (japane: バルバレイ・ロゼ [Barubarei Roze])
SejuoTakaŝima Gara[4]

Barballet ROSÉ estas bestohomo kun la formo de heterocefalo, kiu estas la urbestro de Anima-Urbo, kaj havas doktorecon pri bestohomaj genetikoj. Urbestro Rosé estas delonga konato de Ŝiro, kaj estas konscia pri lia Arĝentlupo-identeca, kiam Ŝiro savis ŝin de esplorinstalaĵo kiam Rosé estis infano. Rosé estas konscia pri la niktereŭta kondiĉo de Miĉiru, kredita esti malsano komence, kaj promesis trovi kuracon, dum petis konservi la kondiĉon sekrete, por malhelpi amasan panikon.

  • Marie Itami (japane: マリー伊丹 [Marī Itami])
SejuoMurase Miĉijo[4]

Marie ITAMI estas bestohomo kun la formo de vizono, kiu estas suspektinda komercisto. Marie foje helpas Miĉiru-on, sed ankaŭ petas grandajn pagojn kontraŭ sia helpo. Marie ofte estas konfuzita kun aliaj specioj, kiel vizelo, furo kaj mungoto, kio ĝenas ŝin.

  • Taĉiki Juĝi (japane: 立木勇次 [Taĉiki Jūĝi])
SejuoNaka Hiroŝi[5]

TAĈIKI Juĝi estas bestohomo kun la formo de danhundo, kiu estas polica detektivo. Li foje fidas je Ŝiro por helpo.

  • Gem Horner (japane: ジェム・ホーナー [Gemu Hōnā])
SejuoJanaka Hiroŝi[5]

Gem HORNER estas bestohomo kun la formo de koko, kiu donis al Miĉiru lokon por resti. Gem kaj lia edzino Melissa estas sindonaj kredantoj kaj adorantoj de la Arĝentlupo.

  • Melissa Horner (japane: メリッサ・ホーナー [Merissa Hōnā])
SejuoSaito Kimiko[5]

Melissa HORNER estas bestohomo kun la formo de vombato, kiu estas la edzo de Gem. Melissa kaj ŝia edzo estas sindonaj kredantoj kaj adorantoj de la Arĝentlupo.

  • Giuliano Flip (japane: ジュリアーノ・フリップ [Ĝuriāno Furippu])
SejuoTadano Johej[5]

Giuliano FLIP estas bestohomo kun la formo de beluĥo. Giuliano estas gvidanto de granda krimula bando, kaj li estas la karema kaj troprotekta patro de Nina. Li havas grandegan malamon kontraŭ homoj ĉar lia patro (la avo de Nina) estis mortigita, kuirita, kaj manĝita fare de ĉasistoj de bestohomoj. Nina asertas, ke la rakonto ne fakte okazis, kaj estis nur la rakonto, ke ŝi aŭdis de sia patro.

  • Ĉefministro Ŝiramizu (japane: 白水総理 [Ŝiramizu-sōri])
SejuoOcuka Hoĉu[5]

Ŝiramizu estas homo, kiu estas la prezidanta ĉefministro de Japanio en la rakonto. Ŝiramizu laboris kun Urbestro Rosé por establi Anima-Urbo, sed li havas eternan malfidon al bestohomoj, kaj li ne hezitas malobei iliajn rajtojn.

  • Nina Flip (japane: ニナ・フリップ [Nina Furippu])
SejuoMaeŝima Ami[6]

Nina FLIP estas bestohomo kun la formo de delfeno, kiu estas la filino de Giuliano Flip. Nina estas amiko de Miĉiru, kaj neniam iris ekster Anima-Urbo.

  • Jackie (japane: ジャッキー [Ĝakkī])
SejuoHan Megumi[7]

Jackie estas bestohomo kun la formo de urso, kiu estas juna, naiva, kaj malriĉa. Ŝi estas membro de la basbalteamo Ursoj (japane: べアーズ [Beāzu], angle: Bears).

  • Boris Cliff (japane: ボリス・クリフ [Borisu Kurifu])
SejuoKojasu Takehito[8]

Boris CLIFF estas la gvidanto de la Arĝentlupo-Kulto, kiu estas interesegita pri Nazuna. Poste, estis rivelita, ke li estas bestohomo kun la formo de serpento.

  • Pinga (japane: ピンガ [Pinga])
SejuoNamikaŭa Dajsuke[9]

Pinga estas bestohomo kun la formo de albatroso, kiu iam estis soldato, kiu batalis kontraŭ kontraŭ-bestohomaj radikaluloj, sed li seniluziiĝis pri la malobservo de rajtoj de migrantaj birdaj bestohomoj fare de la registaro.

Epizodoj[redakti | redakti fonton]

Numero Titolo Originala elsendodato
1"Fuĝanta lavurso"  (angle Runaway Raccoon)
21-a de marto 2020 (2020-03-21) (Netflix Japanio)
8-a de aprilo 2020 (2020-04-08) (+Ultra)
En la mondo, kie ekzistas kaj homoj kaj bestohomoj, la niktereŭta bestohomo Kagemori Miĉiru vojaĝis al la bestohomo-dediĉita Anima-Urbo, kun la helpo de suspektinda komercista vizona bestohomo Marie Itami, kiu savis Miĉiru-on de ĉasistoj. Kiam ŝi alvenis, ŝi vidis la urbon en la mezo de la deka datrevena festivalo, sed ŝia monujo estis ŝtelita. Provante elspuri la ŝteliston, Miĉiru estis kaptita en bombado, kie ŝi estis savita de la lupa bestohomo Ogami Ŝiro. Ŝiro malkovris, ke la bombo estis plantita fare de dungsoldatoj, kiuj estis pagitaj de kontraŭ-bestohomaj homoj por saboti la festivalon. Ŝiro poste furioze batis la atakantojn, antaŭ ol li estis maldaŭrigita fare de Miĉiru. Miĉiru tiam rivelis al Ŝiro, ke ŝi antaŭe estis homo.
2"Kuniklo-Urbeto"  (angle Rabbit Town)
21-a de marto 2020 (2020-03-21) (Netflix Japanio)
15-a de aprilo 2020 (2020-04-15) (+Ultra)
Dum Ŝiro restis dubinda pri la asertoj de Miĉiru, ke ŝi estas homo, Marie diris al Miĉiru, ke Miĉiri povus renkontiĝi kun la kunikla bestohomo Grand Grandma (japane: グラングランマ [Guran-Guranma]) en Kuniklo-Urbeto (japane: ラビットタウン [Rabitto-Taŭn], angle: Rabbit Town) por reakiri ŝian ŝtelitan monujon. Dum en Kuniklo-Urbeto, Miĉiru komencis instrui al la orfoj tie kiel legi kaj skribi. Sed Grand Grandma estis premadita en la vendado de ĉiuj el ili pro pagi ŝuldon al kriminala bando, kaj ankaŭ kaptis Miĉiru-on kun la orfoj. Dum provante liberigi la orfojn, Miĉiru povis ŝanĝi sian grandecon kaj etendi siajn brakojn, kaj liberigis sin. Grand Grandma estis arestita, kaj Miĉiru ĉagreniĝis al Ŝiro por li ne intervenis pli frue. Miĉiru montris sian studentan identigilon por pruvi, ke ŝi estis homo, kaj deklaris sian malamon al la bestohomaro por ŝi vidas ilin kiel kruelaj kaj malatentas la vivon. Miĉiru tiam ĵuris trovi kuracon kontraŭ sia bestohoma malsano kaj forlasi Anima-Urbon.
3"Melankolio de rinocero"  (angle Rhino Melancholy)
21-a de marto 2020 (2020-03-21) (Netflix Japanio)
22-a de aprilo 2020 (2020-04-22) (+Ultra)
La urbestro de Anima-Urbo, heterocefala bestohomo Barballet Rosé, alproksimiĝis al Ŝiro pri malhelpante bombistojn ataki la urbo-medicinejo Sylvasta Farmaciaĵoj. Miĉiru supozis, ke la medicinejo eble povas helpi kuraci sian kvazaŭan bestohoman malsanon, do ŝi rivelis sian kondiĉon al Urbestro Rosé, kaj insistis, ke Rosé helpu ŝin. Miĉiru kaj Ŝiro malhelpis kriminalan bandon ŝteliri en la medicinejo, sed en la loko tamen eksplodis. Ŝiro deduktis, ke la eksplodo estis kaŭzita de du kuracistodungitoj, por forigi pruvojn. Unu el la kuracistoj ostaĝis Miĉiru, sed Ŝiro savis ŝin.
4"Tagorevo de delfeno"  (angle Dolphin Daydream)
21-a de marto 2020 (2020-03-21) (Netflix Japanio)
29-a de aprilo 2020 (2020-04-29) (+Ultra)
Miĉiru renkontis la delfenan bestohomon Nina Flip, kiu estas la filino de la beluĥa bestohoma kriminalbandestro Giuliano Flip. Nina afiŝadis en sociaj retoj homoforme. Miĉiru lastatempe reakiris la kapablon transformi al homo, do ŝi aliĝis al Nina ĉe festo de homoj. La homoj ŝajnis akcepti Nina kiam ŝi hazarde ŝanĝiĝis en bestohoman formon, sed unu el ili metis Nina-on en akvarion, kie ŝi ne povis spiri tie ĉar ŝi estas senbranka marmamulo. Miĉiru devis savi Nina-on per transformante sin, kaj la duopo kuris reen al Anima-Urbo. Malgraŭ la okazaĵo, Nina sentis sin feliĉa pri la sperto kaj la tempo, kiun ili pasigis kune.
5"Avidaj Ursoj"  (angle Greedy Bears)
21-a de marto 2020 (2020-03-21) (Netflix Japanio)
6-a de majo 2020 (2020-05-06) (+Ultra)
Dum mortiga basbalmatĉo, la potencoj de Miĉiru kaptas la atenton de la basbalteamo Ursoj. Kiel ĵetanto, Miĉiru helpis al la Ursoj venki en ilia matĉo. Miĉiru daŭre ludis basbalon kun la Ursoj, kaj amuziĝis unuafoje de kiam ŝi transformiĝis al bestohomo kaj ŝi alvenis en Anima-Urbon. Sed ŝi ne konsciis, ke la trejnisto de la Ursoj, la daŭbentonia bestohomo Dante (japane: ダンテ [Dante]), vetludis pri ilia perdo. Ŝiro eksciis, ke Dante estas la unua besthoma profesia basballudanto, sed post kiam li atakis bigotajn hekulojn kaj samteamanojn, li estis forigita de la ludo. Dum finalmatĉo, kie la Ursoj estas subaĉetitaj perdi, Dante provis ŝteli la vetludita monon por mem konservi ĝin. La stadionamaso koleriĝis ĉar ili eksciis, ke ilia mono estis prenita. Ŝiro laboris por solvi la aferon, kaj Miĉiru montris la gravecon de la vera signifo de basbalo. La Ursoj perdis la matĉon, sed ili aprezis ludi juste. Dante estis inspirita per la kuraĝo kaj dediĉo de Miĉiru al la sporto, do li revivigis sian amon por basbalo, kaj ĉesis vetludadon, dediĉante sin al serioze trejnado de sia basbalteamo por venki en la venonta ĉampioneco.
6"Valso de vulpo"  (angle Fox Waltz)
21-a de marto 2020 (2020-03-21) (Netflix Japanio)
13-a de majo 2020 (2020-05-13) (+Ultra)
Miĉiru renkontis Hiŭataŝi Nazuna, kiu estas la plej bona amiko kaj eks-samklasano de Miĉiru, kaj kiu kaptis la «bestohoman malsanon» antaŭ ol Miĉiru. Nazuna havas la kapablon sanĝi en blankan vulpon, kiu igis ŝin fariĝi la frontfiguro de la Arĝentlupo-Kulto. La Arĝentlupo-Kulto estas dediĉita al la mitologio de la Arĝentlupo, kiu estas la sankta diaĵo de la bestohomoj. Miĉiru ankaŭ volas kuraci la kondiĉon de Nazuna, do ŝi aranĝis, ke Nazuna renkontus Urbestro Rosé. Sed Nazuna ekspluatis la situacion por certigi kompromison de la Arĝentlupo. Nazuna deklaris, ke ŝi ne bezonas amikecon, kaj preferas esti idolo. Miĉiru sentis seniluziiĝo kaj kolera, kaj rezignis sian amikecon kun Nazuna pro ŝiaj egoismaj agoj.
7"Facila albatroso"  (angle Easy Albatross)
6-a de majo 2020 (2020-05-06) (Netflix Japanio)
20-a de majo 2020 (2020-05-20) (+Ultra)
Miĉiru renkontis la albatrosan bestohomon Pinga. La specio de Pinga havis problemojn pri migrado pro la truditaj internaciaj vojaĝlimigoj fare de homoj. Dume, la firmaestro de Sylvasta Farmaciaĵoj, Alan Sylvasta, renkontis kun Urbestro Rosé kaj Ŝiro, kaj li konsilis al ili ne doni la Arĝentlupo-Kulto rifuĝon en Anima-Urbo. Pinga flugis Miĉiru-on trans la urbon, sed Ŝiro suspektas, ke Pinga povus esti teroristo. Ŝiro ekvidis Pinga proksimiĝantan al la urbestra oficejo, kaj haltigis lin, helpe de la surprize nova flugkapablo de Miĉiru. Ŝiro trovis, ke la laŭplana terorismo de Pinga estis blufo por proksimiĝi al la urbestro, do Ŝiro lasis lin iri. Dume, Alan estis atakita de fluga dungomurdisto, sed estis savita de Nazuna.
8"La heterocefalo parolas"  (angle The Mole Rat Speaks)
6-a de majo 2020 (2020-05-06) (Netflix Japanio)
27-a de majo 2020 (2020-05-27) (+Ultra)
Post kiam la savo de Alan, subteno por la Arĝentlupo-Kulto pliiĝis, kio kondukis al ilia rifuĝapelacio estanta aprobita. Ŝiro kaj Miĉiru iris por viziti la malliberejon, por malkovri la motivojn de la insidmurdisto. Sed la rinocera bestohomo Jaba Hiromu (japane: 矢場広務 [Jaba Hiromu]), kiu estas unu el la kuracistoj kiujn Ŝiro ĉesis antaŭe, freneziĝis post vizito de la Arĝentlupo-Kulto-pastro Boris Cliff. Kaj Ŝiro kaj Miĉiru luktis kontraŭ la potenca bestohomo, kaj Ŝiro estis devigita riveli sian veran identecon kiel la legenda Arĝentlupo al Miĉiru por venki D-ro Jaba-on. Dum Ŝiro resaniĝis post la batalo, Urbestro Rosé diris Miĉiru pri kiel Ŝiro iĝis la Arĝentlupo antaŭ mil jaroj, kiam la bestohomoj de lia urbeto Nirvasyl estis supozeble mortigitaj de homoj.
9"Homa propeka kapro"  (angle Human Scapegoat)
6-a de majo 2020 (2020-05-06) (Netflix Japanio)
3-a de junio 2020 (2020-06-03) (+Ultra)
Dum Ŝiro esploris kio igis D-ro Jaba freneziĝi, Miĉiru provis sed ne sukcesis konvinki al Nazuna, ke la Arĝentlupo estas reala. Poste, Miĉiru vidis, ke Nazuna ŝajne estas kidnapita. Miĉiru krevis en la medicinejon por savi Nazuna, sed ŝi eksciis, ke Nazuna estis nur en MRB-skana rendevuo. Alan poste diris al Miĉiru, ke ŝi kaj Nazuna transformiĝis en bestohomojn kiel rezulto de hazardo de ilia sangotransfuzo fare de Sylvasta Farmaciaĵoj-dungitoj, kaj li laboras kun Nazuna por krei kuracon. Li rivelis, ke Nazuna ŝajniganta esti Arĝentlupo estis lia ideo, kaj la ruzo donas al la bestohomoj ion por kredi, kio estas ilia propra nehomcentra religio. Dume, Alan havis sekretan renkontiĝon kun Ĉefministro Ŝiramizu, kaj proponis al la ĉefministro novan teknologion.
10"Rabia lupo"  (angle Rabid Wolf)
6-a de majo 2020 (2020-05-06) (Netflix Japanio)
10-a de junio 2020 (2020-06-10) (+Ultra)
Miĉiru kaj Ŝiro renkontis alian frenezan beston, kaj provis venki lin, sed grupo de droneoj konata kiel Engel-Maŝinoj (japane: エンゲルマルシーネ [Engeru-Maruŝīne], angle: Engel Machine(s)) aperis kaj trankviligis la bestohomon per sagetoj. Miĉiru kaj Ŝiro sekvis la droneojn al la medicinejo kaj eksciis, ke Alan sendis la maŝinojn. Alan klarigis, ke la freneza konduto de la bestohomoj estas pro «Nirvasyl-Sindromo», kio estas kaŭzita de la streso fare de multoblaj specioj de bestohomoj vivantaj kune, kaj li asertis, ke la malordo ekstermis la urbeton Nirvasyl. Alan rivelis, ke li intencas malhelpi la malordon farante vakcinon por homigi besthomojn, sed tiu ĉi ideo indignigis Ŝiro. Ŝiro petis al Miĉiru kaj Nazuna okazigi koncerton por trankviligi la bestohomojn ĝis la vakcino estos kompleta. Dume, Urbestro Rosé planis malmunti Anima-Urbon kaj disigi la bestohomojn por konservi ilin sekuraj. Sed, kiam Rosé iris por informi la ĉefministron Ŝiramizu pri sia decido, Ŝiramizu kidnapis kaj arestis ŝin, kaj li rivelis, ke li laboris kun Alan.
11"Besta festeno"  (angle A Beastly Feast)
6-a de majo 2020 (2020-05-06) (Netflix Japanio)
17-a de junio 2020 (2020-06-17) (+Ultra)
Kun la helpo de Pinga, Urbestro Rosé eskapis sian kaptitecon, flugis trans la garditan prizonlimon, kaj revenis al Anima-Urbo. Marie informis al Ŝiro, ke Nazuna planos riveli sian homan identecon dum sia muzikkoncerto, laŭ sugesto de Boris. Ŝiro diris al Miĉiru, ke la konfeso de Nazuna fakte ekigos Nirvasyl-Sindromon, do Miĉiru konvinkas al Nazuna ne konfesi lastminute. Sed Boris enpaŝis kaj elmontris la homan formon de Nazuna mem, kio ekigas ĉenreakcion de Nirvasyl-Sindromo ene de la bestohomoj. La ŝoko de la okazaĵo revekis la memorojn de Ŝiro, kiu rememoris, ke la bestohomoj de Nirvasyl detruis unu la alian, ne nur homojn kiel li kredis. La konstato malesperegis lin, kaj li poste ankaŭ freneziĝis al la Nirvasyl-Sindromo, kio igis lin mordi Miĉiru-on.
12"Anima-Urbo"  (angle Anima-City)
6-a de majo 2020 (2020-05-06) (Netflix Japanio)
24-a de junio 2020 (2020-06-24) (+Ultra)
Post kiam Ŝiro mordis Miĉiru-on, li subite resaniĝis. Dume, Alan informis la ĉefministron Ŝiramizu, ke ilia plano elimini ĉiujn bestohomojn komenciĝis. Urbestro Rosé malkovris, ke la sango de Miĉiru kaj Nazuna povas neŭtraligi la sovaĝajn tendencojn de bestohomoj, kaj povas kuraci Nirvasyl-Sindromon pro ilia unika DNA. Kiam Miĉiru kaj Ŝiro alfrontis Alan-on ĉe la medicinejo, Alan rivelis sin kiel purrasa bestohomo. Alan kredas, ke aliaj bestohomoj, inkluzive de Ŝiro, estas malpuraj hibridoj. Miĉiru trovis en sia saĝtelefono registraĵon de la hurlo fare de Ŝiro, kaj eksciis, ke la hurlo trankviligas kaj kuracas frenezajn bestohomojn, do ŝi laboris kun Nazuna kaj Marie por elsendi la hurlon tra Anima-Urbo. Alan, bestohomoforme, provis maldaŭrigi ilin, sed Ŝiro, helpite per la antikorpoj de Miĉiru nun en lia sango, venkis Alan-on. Dum Miĉiru elsendas la signalon, Ŝiro hurlas por trankviligi la bestohomojn, ĝis la serumo de la sango de Miĉiru kaj Nazuna fine vaste disvastigita. La komploto de Alan rivelita al publiko, kaj Urbestro Rosé laboris al repacigo de homoj kaj bestohomoj. Anima-Urbo estis malfermita al homoj por antaŭenigi reciprokan komprenon kaj kunlaboron. Miĉiru finfine decidis, ke ŝi estas feliĉa kun sia niktereŭta bestohoma formo, kaj daŭre esti bestohomoforme.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Your Autumn 2020 Anime Guide (10-a de aprilo 2020). Alirita 23-an de januaro 2022.
  2. Trigger's BNA: Brand New Animal Anime Sets Worldwide Netflix Date (15-a de majo 2020). Alirita 15-an de februaro 2022.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Yoh Yoshinari, Trigger's BNA: Brand New Animal Anime Reveals Cast, Visual, Story, April 2020 Debut (9-a de decembro 2019). Alirita 28-an de januaro 2022.
  4. 4,0 4,1 Trigger's BNA: Brand New Animal Anime Reveals More Cast, Staff, Netflix Streaming in 1st Promo Video (22-a de januaro 2020). Alirita 1-an de februaro 2022.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Yoh Yoshinari, Trigger's BNA: Brand New Animal Anime Reveals More Cast, March 21 Premiere on Netflix (10-a de marto 2020). Alirita 2-an de februaro 2022.
  6. BNA: Brand New Animal Anime Casts Ami Maeshima (22-a de aprilo 2020). Alirita 5-an de februaro 2022.
  7. BNA: Brand New Animal Anime Casts Megumi Han (30-a de aprilo 2020). Alirita 5-an de februaro 2022.
  8. BNA: Brand New Animal Anime Casts Takehito Koyasu (6-a de majo 2020). Alirita 5-an de februaro 2022.
  9. BNA: Brand New Animal Anime Casts Daisuke Namikawa (13-a de majo 2020). Alirita 5-an de februaro 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]