BNP Paribas
BNP Paribas | ||
---|---|---|
BNP Paribas S.A. | ||
![]() | ||
![]() | ||
Fondodato | 23-a de majo 2000 | |
Sidejo | Parizo, Francio | |
Retejo | Oficiala retejo | |
BNP Paribas estas franca internacia banka grupo. Ĝi estas la oka plej granda banko de la mondo laŭ totalaj aktivaĵoj kaj nuntempe funkcias en 77 landoj. Ĝi estis kreita per la kunfandiĝo de la Banque Nationale de Paris (BNP) kaj Paribas en 2000, sed la identeco de la kompanio devenas de sia unua establo en 1848 kiel nacia banko. Ĝi estas unu el la tri ĉefaj internaciaj francaj bankoj kun Société Générale kaj Crédit Agricole[1]. La grupo estas listigita sur la unua merkato de Euronext Paris kaj parto de la borsmerkata indico Euro Stoxx 50, dum la kompanio ankaŭ estas inkluzivita en la franca indekso CAC 40.