BS Nymph

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri brita aŭtomobilo BS Nymph. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Nimfo (apartigilo).
BS Nymph
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Bohanna Stables Ltd. (GB)
Aliaj nomoj Bohanna Stables
Produktkvanto 42 (1975-1977)
Motoro kaj transmisio
Motoro Ottomotor:
0,9-l-Chrysler/UK-Reihenvierzylinder (29 kW / 40 ĈP)
Pezo kaj povumo
Pezo ĉ. 420 kg
Ĉasio kaj karoserio
Karoserio "Buggy" (malferma, senporda, 4-seĝa)
Dimensioj
Longeco ĉ. 3 530 mm
Larĝeco ĉ. 1 530 mm
Alteco ĉ. 1 385 mm
Modeloj
Antaŭa modelo "BS Diablo" Mittelmotor-Coupé (Prototipo)
Sekvanta modelo neniu
vdr
Mini Moke – la veturilo, kun kiu la "BS Nymph" konkurencis
Hillman Imp – la veturilo, kiu liveris la mekanikajn komponentojn

La BS Nymph (BS Nimfo) (kelkfoje nomita Bohanna Stables Nymph) estis veturilo por la libertempo, simila al la Mini Moke kun malfermita karoserio el plasto kaj kvar sidlokoj. (bildo: [1]); ĝi estis produktita inter 1975 kaj 1977, entute nur 42 ekzempleroj.

La BS Nymph estis konstruita laŭeble malpeza kaj malmultekosta, eĉ sen tegmento kaj kovrita planko interna. Kontraŭ krompago oni povis liveri tegmenton el teksaĵo, pordojn el PVC aŭ kun t.n. hardtop, interŝanĝebla solida supra parto.[1]

Historio de la produktado[redakti | redakti fonton]

Unua ekzemplero estis konstruita en 1975. Chrysler UK montris grandan intereson, ĉar ili juĝis ĝin forta konkuranto kontraŭ la Mini Moke de ilia konkuranto British Leyland; Chrysler UK promesis, liveri partojn de ilia modelo Hillman Imp, (motorojn, transmisiilojn kaj partojn de la ĉasio). La Imp estis produktita tiam en la fabriko Linwood ĉe Glasgovo, en skotlando. Oni esperis vendi ĉirkaŭ 4000 Nymph. Muntado estus en la fabriko de Chrysler en Ryton. Merkaton Chrysler UK vidis precipe en la antaŭaj britaj kolonioj en la kariboj, en Azio kaj Afriko.[1]

Sed Chrysler UK devis sekvi decidon de sia usona posedanto, ĉesi la produktadon de la Imp, ĉar ĝi estis teknike kaj optike maljuna, en 1976, antaŭ ol la masproduktado de la BS Nymph estis komencita. Tial Bohanna Stables Ltd. decidis, oferi la veturilon kiel konstru-kunmetaĵo, angle Kit Car.[1]

Ĝis majo 1976 la Nymph estis ofertita en unua versio Mk.1 [2], ekde majo 1976 sekvis la Nymph Mk.2. Tiu havis multajn plibonigojn, kiuj plifaciligis la kunmetadon.

La prezo estis meze de 1976 ĉirkaŭ 398 £ por la baza versio.[3]

Normale la kliento devis mem havigi al si la mekanikajn komponentojn, aŭ lia riparejo devis fari tion. Plejofte tio funkciis per dismuntado de uzita Hillmann Imp. Per tiu metodo ĝis 1977 nur entute 42 aŭtoj povis esti venditaj, inter ili ses kompletaj ekzempleroj. Tial Bohanna Stables Ltd. perdis la intereson pri la veturilo kaj ĉesis la projekton. Dum la sama jaro la kompanio finiĝis tute.[1]

Nuna situacio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la model-registro de la angla aŭtomobilklubo The Imp Club ankoraŭ ekzistas almenaŭ dekunu ekzempleroj el la origine 42. La plimulto de la posedantoj estas membroj de tiu klubo, kiu regule organizas renkontiĝojn kaj kiu kunordigas liveradon de partoj kaj produktadon de partoj. En 1990 Robin Stables vendis la matricojn por la plasta karoserio kaj la desegnaĵojn al la klubo.[1]

Nun la BS Nymph estas estimata kiel treege rara, malmultekosta junaĝulo, kaj je aĉetado kaj je uzado.

Similaj veturiloj[redakti | redakti fonton]

Kromaj modeloj sen tegmento, kun nur du movigitaj radoj:

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bohanna Stables Ltd., en: Hot Car (ĵurnalo, februaro 1976, p. 24 (angle) tutpaĝa anonco
  • Geoff Phillips, en: Hot Car (ĵurnalo), „Nailing up a Nymph“, novembro 1976, p. 47–49 (raporto pri la muntado de unu ekzemplero angle
  • N.N., en: Auto Journal (ĵurnalo), n-ro 14/15, 1976, p. 16 (itale)
  • N.N., en: Retro Cars (ĵurnalo), junio 2006, mallonga raporto angle

Detalaj referencoj kaj komentoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]