Baŝar al-Asad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Baŝar al-Asad
Prezidanto de Sirio
Bashar al-Assad (2018-05-17) 03.jpg
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1965 (1965-09-11) (55-jara)
en Damasko, Flag of Iraq (1963–1991); Flag of Syria (1963–1972).svg Sirio
Religio islamo [#]
Lingvoj araba lingvo [#]
Ŝtataneco Sirio [#]
Alma mater Universitato de Damasko • Homs Military Academy [#]
Partio Baazo [#]
Familio
Dinastio Al-Assad family [#]
Patro Hafez al-Assad [#]
Patrino Anisa Makhlouf [#]
Gefratoj Bassel al-Assad • Maher al-Assad • Majd al-Assad • Bushra al Assad [#]
Edz(in)o Asma al-Assad [#]
Parencoj سليمان الوحش • Anwar Hilal al-Assad • Rifaat al-Assad • Jamil al-Assad • Q12247779 [#]
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto • okulkuracisto • militestro [#]
Aktivaj jaroj 1988– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Baŝar AL-ASAD (arabe: بشار الاسد, ankaŭ trovebla sub la latinigo Bashar al-Assad) estas la nuna prezidento de Sirio.

Li naskiĝis la 11-an de septembro 1965 en Damasko, kiel dua filo de Hafiz al-Asad. Li lernis en la franca-araba lernejo al-Hurrijet en Damasko. Poste li studis en la medicina fakultato en la Universitato de Damasko kaj specialiĝis en oftalmologio. Li daŭrigis sian klerigadon en Britio.

En la jaro 1994 doktoro Baŝar al-Asad eniris la Armean Akademion en Homs. Poste, en januaro (1999) tra la rango de la siria armeo li estiĝis kolonelo.

Post la forpaso de sia patro, kaj la akcidenta morto de sia frato, kiu estis destinita fariĝi prezidento de la lando, li plirangiĝis al generalo kaj ĉefkomandanto de la Armeaj Fortoj. Post nomumo kiel kandidato de la partio Baazo, li estis elektita elektita nova prezidento de la Respubliko per referendumo la 10-an de julio de 2000. Li estis reelektita en nova referendumo la 27-an de majo de 2007.

La 15-an de septembro 2020 usona prezidanto Donald Trump rakontis ke en 2017 oni proponis al li murdi Baŝar al-Asad, sed li rezignis je la plano pro opono de la tiama Usona Sekretario de Defendo Jim Mattis. Li aldonis diris ke li ne bedaŭras ke li ne ordonis mortigi sian sirian kolegon kaj ke li povus fari tion iam ajn se li dezirus. En 2018 Trump publike neis tion.