Baul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Baŭloj)

BaulBãul (prononco Baŭl, esperantigo: Baŭloj, bengale: বাউল, hinde: बाऊल) estas itinerantaj muzikistoj el Bangladeŝo . Ili formas socie kaj religie izolitan grupon. Baul devenas el la sanskrito kaj signifas ion kiel inspiranfrenezan, kio indikas inspiritajn homojn kun ekstaza fervoro por spirita vivo.

Baŭloj estas tre heterogena grupo, plejparte estas anoj de Vaishnava kaj Sufi-Islamanoj[1]. Ofte eblas identigi ilin pro siaj distingaj vestaĵoj kaj muzikinstrumentoj. Lalon Shah estas rigardata kiel la plej fama Baul-sanktulo kaj muzikisto[2][3]. Kvankam Baŭloj reprezentas nur malgrandan frakcion de la bengala loĝantaro, ilia influo sur la bengala kulturo estas konsiderinda.

Muziko[redakti | redakti fonton]

La muziko de la baŭloj (baul sangeet), estas aparta speco de popolkanto kies kantotekstoj portas influojn de la hinduaj bhakti-movadoj kaj la sufiismo[1]. Tiu muziko reprezentas longan heredaĵon de mistikismo per kantoj en la bengala. Shariat Sarkar, kantisto Băul, estis arestita pro "insultado" de Islamo en 2019. Li malakceptas la postulaton, ke islamo malpermesas muzikon[4].

Unesko[redakti | redakti fonton]

Ekde 2005, la bangladeŝa mistika muziko de Baul estas menciita en la Reprezenta listo de la nemateria kultura heredaĵo de la homaro (Unesko)[5].

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) "Baul (Indian music)". Encyclopædia Britannica Online, la 18-an de junio 2015.
  2. (en) Pluraj eldonistoj, World and its People: Eastern and Southern Asia, 007, Novjorko: Marshal Cavendish Corporation. p. 480. ISBN 978-0-7614-7631-3.
  3. (en) Paul, Harendra Chandra (1987). "Origin of the Bauls and their Philosophy". In Khan, Shamsuzzaman [ĝenerala direktoro de Bangla Academy] (eld.). Folklore of Bangladesh. Volume 1. Dhaka: Bangla Academy. p. 257. Faquir Lalan-Shah (1775–1891 A.D.), its greatest exponent
  4. (en, fr) Baul singer Shariat Sarkar arrested in Bangladesh for ‘insulting’ Islam (Baŭla kantisto Shariat Sarkar artestita en Bangladeŝo pro 'insulto' de Islamo), Global Voices, la 20-an de januaro 2020.
  5. (en) Masterpieces of the Oral and Intangible Heritage of Humanity, UNESKO, la 25-an de septembro 2005.