Baal-ciklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Baala ciklo)

La Baal-ciklo estas ugarita ciklo de rakontoj pri la kanaana dio Baalo (laŭvorte "Lordo"), ŝtorma dio asociita kun fekundeco. La teksto identas lin kiel la dion Hadad, la nordokcidenta ŝemida formo de Adado. Ili verkiĝas en la ugarita lingvo per kojnforma skribo sur serio de argilaj premaĵoj trovitaj en la 1920-aj jaroj en la tello de Ugarito (hodiaŭa Ras Ŝamra), kiu situis en la mediteranea marbordo de norda Sirio, kelkajn kilometrojn norde de la hodiaŭa urbo Latakio. La rakontoj inkludas La mito de Baalo Alijan kaj La Morto de Baalo.

Baza resumo[redakti | redakti fonton]

La Baal-ciklo de rakontoj resumiĝas jene:

  • Jamo volas regi la aliajn diojn kaj iĝi la plej potenca el ĉiuj.
  • Baalo Hadado oponas Jamon kaj mortigas lin.
  • Baalo Hadado, kun la helpo de Anat kaj Atirat, konvinkas Elon permesi al li palacon.
  • Baalo Hadado komisias al Kotar-va-Ĥasis konstrui por li palacon.
  • La reĝo de la dioj kaj reganto de la mondo volas subjugigi Moton.
  • Moto mortigas Baalon Hadadon.
  • Anat brutale mortigas Moton, muelas lin kaj dissemas la cindrojn.
  • Baalo Hadado revenas al la monto Safono.
  • Moto, resaniĝinta de la mueliĝo kaj dissemiĝo, defias Baalon Hadadon.
  • Baalo Hadado rifuzas; Moto submetiĝas.
  • Baalo Hadado regas denove.

Baalo kaj Jamo[redakti | redakti fonton]

La komenco de la rakonto de la batalo inter Baalo kaj Jamo perdiĝis, sed ni unue aŭdas pri Kotar-va-Ĥasis, la artlaboristo de la dioj. Li vokiĝas al Elo, kiu loĝas ĉe la kunfluo de la riveroj kaj la du oceanoj. Elo diras al li, ke li konstruu palacon por Jamo, kaj faru tion rapide por preti se Jamo malpace agos. Kiam Attar aŭdas pri tio, ŝi alprenas torĉon, kies celo estas nekonata pro la damaĝita teksto, sed ŝin kontraŭstaras Ŝapaŝ, kiu diras al ŝi, ke Elo donos reĝan potencon al Jamo, do opono estus neutila. Attar plendas, ke Baalo ne havas lokon aŭ korton, kaj tial li timas venkiĝon mane de Jamo. Ŝapaŝ sugestas, ke la kialo estas, ke li ne havas edzinon, eble signifante, ke li estas tro juna.

La sekva teksto perdiĝis. Post la breĉo, Elo sidas en sia bankedejo. Tie lin adresas la aliaj dioj, kiuj plendas, ke oni hontigas Jamon, kvankam la damaĝita teksto ne klarigas kial, sed estas klare ke la kialo konektiĝas al lia palaco. La dioj minacas, ke se la situacio ne solviĝos, ili agos detrue. Elo donas al ili kazeiĝintan lakton, ŝajne markon de estimo. Elo diras, ke la nomo de lia filo ĝis tiam estis Jaŭ, persona nomo. Elo proklamas ke lia nomo estu "kara de Elo." Tamen, li informas Jamon, ke li devos peli sian rivalon Baalo el lia trono kaj la sidejo de lia regno. Sekve de tio estas bankedo.

Post alia breĉo, Kotar-va-Ĥasis alvenis sub la maro kaj diras al Jamo ke li tromemfide leviĝis al sia posteno, kaj Baalo ne povas stari kaj spekti tion senokupe. Li avertas, ke Jamo detruiĝos de magia armilo. Jamo poste sendas mesaĝon al Elo, sur la monto Lel, la hejmo de Elo, postulante la kapitulacon de Baalo kaj liaj soldatoj. Tamen, Baalo, post aŭdo de tio sur la monto Lel, atakas la mesaĝistojn, kvankam Anat kaj Attar detenas lin. Post alia breĉo, Baalo jam ekbatalis Jamon, sed malesperas pro la potenco de Jamo kaj la ferocaj akvokreaĵoj. Kotar-va-Ĥasis certigas al Baalo ke li venkos kaj gajnos regnon senfinan, kaj venigas du diajn bastonegojn por la uzo de Baalo. Li donas al ili magiajn nomojn, kaj atakas Jamon mem la du unuajn fojojn. Baalo poste eltiras Jamon kaj finas lin. Poste Attar ordonas al Baalo disŝuti sian rivalon, kion li faras, kaj li krias ke Jam estas mortinta kaj li estos Reĝo.

La Palaco de Baalo[redakti | redakti fonton]

Sekvas priskribo pri la palaco de Baalo. Tio komencas per priskribo de bankedo honora de Baalo sur la monto Zefon (la hodiaŭa Jebel Akra). Post breĉo, Anat fermas la pordon de sia palaceto kaj renkontas siajn servantojn en valo, kie estas du urboj, kiuj eble reprezentas Ugariton kaj ties havenon. Ŝi mortigas la gardistojn kaj militistojn, kaj poste forkurigas la urbanojn. Ŝi poste buĉas la gardistojn kaj militistojn en sia palaco, finante per pac-oferto. Post plua breĉo, Baalo adresas siajn mesaĝistojn, bildigante sian fratinon Anat sidantan kun sia liro kaj kantantan pri sia afekcio por li kaj liaj filinoj. Al la mesaĝistoj estas ordonite fari iun riton por ke ŝi donu al ili gravan komunikon por Baalo, la sekreton pri la fulmo. Kune, Anat kaj Baalo serĉos la sekreton sur la monteto Zefon. Ŝi respondas, ke ŝi nur farus la riton se Baalo metus sian fulmon en la ĉielon kaj flagrus ĝin. Ŝi poste aliĝas kun Baalo ĉe Zefon.

Post breĉo, Baalo plendas al Anat ke li ne havas domon, nek korton kiel la aliaj dioj, kio signifas, ke li devas loĝi en la loĝejo de sia patro Elo kaj Atirat. Anat do minacas al Elo, ke ŝi sangigos lian grizan haron se li ne permesos al Baalo palacon. La tertremoj sub ŝiaj piedoj kaŭzas, ke Elo estas malkaŝita el sia ĉambro. Kvankam la sekva teksto perdiĝis, estas klare ke la klopodo ne sukcesis, do Baalo ekspedas Kodeŝ-va-Amruron, la akompananto de Atirat, por liveri mesaĝon al Kotar-va-Ĥasis, kies hejmo estas en Egiptio. Kiam la teksto kontinuas, Kodeŝ-va-Amrur liveras la mesaĝon de Baalo, kiu estas, ke Kotar-va-Ĥasis fasonu donacojn por Atirat, supozeble por ke ŝi subtenu la peton de Baalo por palaco. Li eniras sian forĝon kaj produktas grandiozajn meblojn, paron da sandaloj, ornamentitan tablon, kaj bovlon.

Kiam la teksto kontinuas ni vidas Atiraton, kiu prezentas sian inan verkon laŭ la marbordo, kiam ŝi vidas la alvenon de Baalo kaj Anat. Ŝi scivolas, ĉu li venis por mortigi ĉiujn ŝian filojn kaj parencojn, eble kiel referenco al la hitita mito de Elkunirsa, kie la storm-dio fanfaronas pri mortigo de la multaj filoj de Atirat. Tamen, ŝia kolero malpliiĝas kiam ŝi vidas la donacojn, kaj do ŝi subtenas la peton de Baalo kaj vokas al Kodeŝ-va-Amrur ĵeti reton en la maron por ke ŝi havu provizaĵojn por amuzi la gastojn. Li faras tion, kaj post breĉo ni vidas Anaton, kiu kuraĝigas Baalon dum ili aliras al Atirat, memorigante lin, ke li havos eternan regnon. Tamen, Baalo ankoraŭ estas maltrankvila. Ili konvinkas Atiraton pri sia kazo.

Ŝi progresas al la hejmo de Elo kaj klarigas sian kazon. Malvolonte, li donas sian jeson por la konstruo de domo por Baalo. Baalo poste instruiĝas, ke li kolektu cedrolignon, brikojn, kaj karajn metalojn por konstrui sian domon. Kotar-va-Ĥasis konstruas por li palacon, sed Baalo insistas, ke ĝi estu konstruita sen fenestroj, kaze ke Jam revenos kaj ĝenos lin denove. La laboro kompletiĝas kaj Baalo ekĝojas. Post breĉo, Baalo memoras sian venkon super Jam, kaj elmarŝas, kaptante multajn urbojn. Li poste konsentas havi fenestrojn en sia palaco, kaj faras ilin per fulmo. Dum li sidas en sia palaco li demandas al si, ĉu iu rezistus lian potencon. Li decidas, ke se iu rezistos lin, li sendu vorton al Moto, la dio de morto, por trakti ilin. Li sendas du mesaĝistojn al Moto, invitante lin al festo por agnoski lian suverenecon. En la perdita fino de tiu ĉi sekcio, Moto respondas.

Baalo kaj Moto[redakti | redakti fonton]

La fina parto de la Baal-ciklo temas pri la batalo de Baalo kontraŭ Moto, personigo de la morto. Kontinuante el la antaŭa sekcio, Moto konkludas sian respondon al Baalo. Lia respondo estas, ke li, kiel leono en la dezerto, konstante hungras homajn karnon kaj sangon. Ĉar Baalo invitis lin al manĝo de pano kaj vino, Moto ofendiĝis, kaj minacas ŝrumpigi kaj faligi la ĉielon, kio disrompus Baalon. Moto poste manĝus lin pecon post peco. Kiam la teksto kontinuas, Baalo, aŭ porparolanto de Baalo, konfesas sian timon kaj teruron pri Moto. La parolanto tiam diras al Gupn kaj Ugar, ke ili reiru al Moto kaj diru al li, ke Baalo eterne sklaviĝos al li. Pro tio Moto ĝojas. Post breĉo, Baalo plendas al Elo, ke lia regno estas en danĝero pasi al Moto. Li sendas mesaĝistojn al Ŝeger kaj Itm, kiuj respondecas pri brutoj kaj ŝafoj, kaj petas al ili provizi bestojn por festo, al kiu li invitos Moton. Post alia breĉo, mesaĝisto de Moto alvenas en la dian asembleon, postulante scion pri kie estas Baalo. Ili ambaŭ supreniras al la hejmo de Elo, kie Elo demandas, kio okazis. Kiam la teksto kontinuas, parolanto, verŝajne Ŝapaŝ la sun-diino, adresas Baalon. Ŝi konsilas al li, ke li trovu anstataŭulon laŭ sia bildo, kiun Moto serĉos kaj mortigos. Ŝi promesas subterigi lian korpon kaj konsilas al li trovi la du montojn, kiuj markos la enirejon de la infero, kaj flankenmovi ilin. Poste li subiru en la teron kaj kaŝu sin. Li trovas bovinon en la kamparo, kaj kun ŝi havas infanon, kiun li vestas per sia robo kaj oferas donace al Moto.

Kiam la teksto kontinuas, du dioj, supozeble Gupn kaj Ugar, alvenas al la hejmo de Elo, kaj anoncas al li ke ili serĉis Baalon sed trovis lin mortinta ĉe la riverbordo de la mortintoj. Elo subiras el sia trono, sidas surgrunde kaj malĝojas, surŝutante polvon al sia kapo, portante vestaĵojn el saktolo, razante sian barbon kaj frapante sian bruston malĝoje. Ankaŭ Anat portas saktolon kiam ŝi trovas la falsan mortintan korpon. Ŝapaŝ asistas Anaton subterigi la falsan Baalon sur Monto Zefon, kaj Anato buĉas grandajn kvantojn da bovoj, ŝafoj, kaproj kaj azenoj kiel memoraĵo. Anat reiras al Elo, kaj diras al Atirat kaj ŝia familio (multaj el kiuj batalis por Moto), ke ili ekĝoju pro tio, ke Baalo mortis. Elo demandis al Atirat, kiun li enpostenigi por anstataŭigi Baalon, kaj ŝi sugestas Attaron. Attar sidas sin en la trono de Baalo sed ne sufiĉe altas, kio konfirmas la suspekton de Elo, ke li tro malfortas por la posteno.

Post alia breĉo, Anat serĉas en la infero la ombron de sia frato. Ŝi postulas al Moto restaŭri lin al ŝi. Tamen, Moto respondas, ke li serĉis lin ĉie sur la tero, kie li trovis lin ĉe la enirejo de sia regno kaj simple manĝis lin. Anat kontinuas sian serĉon, ĝis ŝi sentoleriĝas, ekkaptas Moton kaj atakas lin per glavo, skuante lin, ekbrulante lin, dispremante lin, kaj ĵetante liajn restaĵojn al la birdoj. Kiam la teksto denove kontinuas, Anat reiras al Elo kaj anoncas la morton de Moto. En sonĝo Elo poste lernas, ke Baalo vivas, kaj post nelonge, Baalo revenas. Tamen, baldaŭ Moto reviviĝas, kaj plendas al Baalo pri la traktado, kiun li ricevis. Li postulas, ke Baalo kapitulacu unu el siaj fratoj al li. Kiam Moto reiris, Baalo sendas mesaĝistojn por informi lin, ke li ekzilos lin, kaj se li estas malsata, li rajtas manĝi la servantojn de Baalo. Tamen, tio ne plaĉas al Moto, do la du dioj batalas sur la monto Zefon ĝis ili elĉerpiĝos. Ŝapaŝ alvenas kaj avertas lin, ke ne utilas batali Baalon, kaj Elo nun subtenas Baalon kaj nuligos la tronon de Moto. Moto ektimas, do deklaras, ke Baalo estas Reĝo.

Interpretoj[redakti | redakti fonton]

La morton de Baalo kaj la regon de Moto oni rigardas kiel sezonan miton, markante Baalon kiel vegetaĵan dion, kies morto kaj renaskiĝo respondas pri la somera senpluvo kaj aŭtunaj pluvoj de Levantenio. Tamen, Ulf Oldenburg argumentas kontraŭe, dirante, ke ĝi anstataŭe prezentas "specialan katastrofon de senpluvo kaj nefekundeco, kiam la pluvo ne venas en sia sezono."[1]

Postlasaĵo[redakti | redakti fonton]

La konteston inter Baalo kaj Jamo oni hodiaŭ vidas kiel la pratipon de la vizio registrita en la 7-a ĉapitro de la libro de Danielo el la Hebrea Biblio.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Baal Cycle en la angla Vikipedio.