Bab Ezuar
| Bab Ezuar | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| komunumo de Alĝerio | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 16311 | ||
| Demografio | |||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 36° 43′ N, 3° 11′ O (mapo)36.7219444444443.1855555555556Koordinatoj: 36° 43′ N, 3° 11′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 19 m [+] | ||
| Areo | 8,02 km² ( 802 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Bab Ezuar, laŭ arabe باب الزوار estas urbego, antaŭurbo de la ĉefurbo Alĝero en norda Alĝerio en Provinco Alĝero. La loknomo signifas: "pordego de vizitantoj".

Demografio
[redakti | redakti fonton]En Bab Ezuar loĝis 275 630 en 2024 laŭ .
Geografio
[redakti | redakti fonton]Bab Ezuar kuŝas sur ebenaĵo 19 m super la marnivelo. Borĝ El Kiffan troviĝas nur 3, ĉefurbo Alĝero 13, Borĝ Bu Areriĝ 158, Oran 361 kilometrojn (aere) .

Historio
[redakti | redakti fonton]La areo estis konata kiel Retour de la Chasse (Reveno de Ĉasado) dum la francaj koloniaj tempoj. Tie situis 2 apartaj vilaĝoj. Urbo Bab Ezuar estis formita neplanite de navedantoj sinsekve konstruitaj ekde la malfruaj 1970-aj jaroj sur praa marĉa ebenaĵo. La rezulto estas tio, ke la urbo ne havas realan urbocentron. Ekde 2001 la ŝtato konstruis plurajn kvartalojn kun 22-etaĝaj loĝdomoj. Baldaŭ multaj hoteloj kaj komercaj butikcentroj estis kreitaj en la areo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La ekonomio de la municipo dependas esence de la serva sektoro kun la komerca distrikto. Bab Ezuar estas provizita per trinkakvo de marakva sensaliga stacio.
Eduko
[redakti | redakti fonton]Bab Ezuar estas loko de teknologia universitato.

Trafiko
[redakti | redakti fonton]Bab Ezuar havas fervojan linion, ankaŭ aŭtovojan kontakton, eĉ tramo servas en la urbo el Alĝero. Ĝuste internacia flughaveno de Alĝero funkcias tre proksime.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Bab Ezuar situas en mediteranea klimato (Csa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe po 670 mm. La jara temperaturo estas 18 °C.

Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans




