Babilejo
Komputike, babilejo estas loko en la reto, per kiu homoj povas babili. Iuj babilejoj estas por specifa temo, sed aliaj ne zorgas pri temo. Esperantaj babilejoj estas tiaj.
Jabber estas nova protokolo (nun oficiala normo), kion oni ankaŭ povas uzi por babili esperante. Ĝi nun rapide grandiĝas. Se vi nur volas uzi la esperantan babilejon jabbere, vi povas konektiĝi al http://babilejo.org per la retkliento de startu.net.
Vi ankaŭ povas aldoni la klienton de babilejo.org al via propra repaĝaro.
Estintece la plej konata esperanta babilejo estis la GIEB (Granda Interligita Esperanto-Babilejaro) kiu konsistas el Karelia, VEKejo (Virtuala Esperanto Kongreso) kaj interreta relajsa babilo (IRC).
Vidu ankaŭ
- AIM
- ICQ
- Jabber
- Mallongigoj uzataj en babilejo
- Mieno
- MUD
- Pichat
- SILC estas alia nova protokolo, kiu ankaŭ havas esperantan babilejon nomatan »esperanto«.
- Skajpo (Skype)
- Tujmesaĝilo
- Windows Live Messenger
- Yahoo! Messenger
Babileja parolado |
---|
Ĉefaj artikoloj: Miensimbolo, Mallongigoj_uzataj_en_babilejo Vidu ankaŭ la artikolon pri la SMS-slango |