Mezopotamia arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Babilona arto)
Masko de Sargono

Mezopotamia arto estas kronologia kaj geografia dividaĵo de la historio de arto kiu temas pri Mezopotamio dum la Antikva Erao. Ĝi referencas al la artaj montroj de la kulturoj kiuj floris ĉe la bordoj de la riveroj Tigriso kaj Eŭfrato el la Neolitiko (ĉirkaŭ la 6-a jarmilo a.K.) ĝis la falo de Babilono antaŭ la persoj en la jaro 539 a.K.

Inter ambaŭ datoj disvolviĝis la civilizacioj de sumeroj, akadianoj, Babilono (aŭ ĥaldeoj), kasitoj, huritoj (Mitano) kaj Asirio (Asira arto).

Post jarmiloj oscile inter la hegemonio de la Supra kaj Malsupra Mezopotamio, la regiono, kiam formiĝis la persa imperio, aliĝis al spaca areo de pli supera ordo, kiun la imperio de Aleksandro la Granda kaj la helenismo konektis kun la Romia Imperio (persa arto, helenisma arto). Eĉ en la epoko antaŭa al la persoj, la Mezopotamia arto havis kelkajn kontaktovojojn, pere de militoj, diplomatio kaj komerco longdistanca, kun la arto de la ceteraj civilizoj de la Antikva Proksima Oriento (arto de la civilizacio de hititoj kaj aliaj de Malgranda Azio; fenica arto, de la antikva Israelo kaj de aliaj civilizacioj de la mediteranea Levantenio; kaj la arto de la Antikva Egipto), eĉ kun la arto de Hindio kaj de Centra Azio.

Babilona, ĥaldea artoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Francisko Azorín Babilona arto estas Azia arto de 2.000 j.; fama pro la Babela turo, citata de la Biblio k. de Herodoto, kiu ruiniĝis dum la persa regado(V-IV jc.) k. kiun findetruis Aleksandro la granda k. la araboj.[1]

Laŭ Francisko Azorín Ĥaldea arto estas Arto disvolviĝinta en azia lando de la 30-6 jc. a.K. La arkitekturo estis elvolba k. ĉefaj verkoj estis grandegaj palacoj k. temploj similantaj ŝtuparigitaj turoj.[2] Li indikas etimologion el greka ĥaldaios kaj de tie la latina 'chaldaei.[3]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 29.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 91.
  3. Azorín, samloke.
  4. British Museum, fonto citita en en:Nimrud ivories

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]