Babol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Foto pri Babol
Babol
Babol-Mosaic-Logo.jpg
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 36° 33′ N, 52° 41′ O36.5552.683333333333Koordinatoj: 36° 33′ N, 52° 41′ O [+]
Alto 0 m [+]
Areo 32 km² (3 200 ha) [+]
Situo de Babol
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Babol [+]
v  d  r
Information icon.svg

Babol (perse بابل‎‎), konata ankaŭ "urbo de oranĝaj floroj" estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Mazandarano, en norda Irano.

Vojo en Babol

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Babol situas laŭ la samnoma rivero Babol sur ebenaĵo. La urbego troviĝas ĉirkaŭ 20 kilometrojn sude de la Kaspio kaj sude komenciĝas nordaj deklivoj de la Elborz-Montaro. Babol estas 30 kilometrojn oriente de Amol, 34 kilometrojn okcidente de la provinca ĉefurbo Sario (urbo), 148 kilometrojn de Teherano, 620 kilometrojn de Maŝhado, 1095 kilometrojn de marhaveno Bandar Abaso.

Historio[redakti | redakti fonton]

Babol esti fondita en la 16-a jarcento en la loko de la pratempa urbo de Mamtir. Babol antaŭe estis nomita Barforuŝ. En la 18-a jarcento la urbo estis centro de komercado kun Rusio. Babol estis deklarita urbo en 1925.

Muzeo
Biblioteko
Teknologia universitato
Maŭzoleo aŭ turo

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Babol estas la plej granda komerca centro de la provinco, krome Babol produktas manĝaĵojn, tekstilojn kaj aliajn prilaboritajn varojn, inkluzive oranĝojn, citronojn. Ekzistas bienoj ĉirkaŭ la grandurbo, kie kultivas rizojn, ekde la 21-a jarcento ankaŭ teojn, tabakojn kaj kotonojn.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Krom Universitato de Teknologio Babol Noshirvani en Babol funkcias multe da aliaj universitatoj, kampusoj, kolegioj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Babol situas en mediteranea klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Csa). Jare pluvas po 775 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 16,7 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Babol situas laŭ la ĉefvojo Amol-Sario, alia ĉefaj vojoj kuras al Kaspio kaj interno de la lando. La urbego havas aliron al flughaveno 55 km fore kaj al fervoja stacidomo 15 km fore. Babol iam havis apartan havenon nun nomata Babol Sar laŭ la Kaspio, sed ĝi perdis sian funkcion post kiam la akva nivelo falis. Ĝi nun estas moda feriejo kun ŝipaj aliroj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

La suda urboparto estas naskiĝloko de Reza Ŝaho Pahlavi.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Enirejo de la medicina universitato