Bacba lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bacba lingvo
ბაცბურ მოტ bacbur mott
lingvo • moderna lingvo • unwritten language
Naĥ-dagestana grupo
Parolata en Kartvelio
Regiono Zemo-Alvani en Kaĥeti
Parolantoj 3,420 (2 000 WCD)
Skribo sen valoro
Lingvistika klasifiko
Kaŭkaza (disputata)
Nordorienta
Naĥa
Batsba
Lingva statuso 4 severe endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 cau
  ISO 639-3 bbl
  Glottolog bats1242
Angla nomo Bats
Franca nomo bats
vdr

La Bacba Lingvo (ankaŭ nomate Bac, Baci, Bacbi, Bacb, Bacaŭ, Cova-Tuŝ) estas la lingvo de la Bacba popolo, Kaŭkaza malplimulto. Ĝi havis inter 2 500 kaj 3 000 parolantojn en 1975.

Estas nur unu dialekto. Ĝi ekzistas nur kiel parolata lingvo, ĉar la bacba popolo uzas la Kartvelan kiel sian skriban lingvon.

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

La bacba apartenas al la naĥa familio de kaŭkazaj lingvoj (vidu la artikolon naĥoj). La lingvo estas ne reciproke interkomprenebla kun la ĉeĉena nek kun la inguŝa, la aliaj du membroj de la naĥa grupo.

Historio kaj geografia distribuo[redakti | redakti fonton]

Ĝis la mezo de la 19-a jarcento, la bacboj loĝis en Tuŝetio, la monta regiono de Nordorienta Kartvelio. La Cova Montfendo en Tuŝetio estis priloĝata de kvar bacbaj komunumoj: la Sagirta, Otelta, Mozarta kaj Indurta. Poste ili setlis sur la Kaĥetian Ebenon, en la vilaĝo Zemo-Alvani, kie ili ankoraŭ restas. Administre ili estas parto de la Aĥmeta distrikto de Kartvelio.

Plej multaj parolantoj de la bacba loĝas en la vilaĝo de Zemo-Alvani, sur la Kaĥetia Ebeno, en la Aĥmeta distrikto de Kartvelio. Estas iuj familioj de bacboj en Tbilisi kaj aliaj pli grandaj urboj en Kartvelio.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Morfologio[redakti | redakti fonton]

La bacba havas ok substantivajn vortklasojn, (genrojn), la plej alta nombro inter la kaŭkazaj lingvoj. La bacba ankaŭ havas eksplicitajn fleksiojn por agenteco de verbo; ĝi faras distingon inter as woʒe "Mi falis suben" (ne proprakulpe) kaj so woʒe "Mi falis suben" (proprakulpe).

Fonologio[redakti | redakti fonton]

Vokaloj[redakti | redakti fonton]

Vidu http://titus.fkidg1.uni-frankfurt.de/didact/caucasus/kaukvok.htm#Bats

Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

Vidu http://titus.fkidg1.uni-frankfurt.de/didact/caucasus/nekklaut.htm#batsbi

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]