Bach-domo (Eisenach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La t.n. Bach-domo en Eisenach: historie; tamen la naskiĝdomo de Bach estis alie kaj bedaŭrinde ne plu ekzistas.

La Bach-domo en Eisenach (germane: Bachhaus) estas hodiaŭ unu el la plej vizitataj muzikistaj muzeoj de la tuta mondo (Frauenplan nr. 21). Tiu Mario-placo nombriĝas inter la plej interesaj zonoj historiaj de tuta Eisenach.

Historio[redakti | redakti fonton]

Johann Sebastian Bach naskiĝis en la 21-a de marto 1685 en Eisenach kie li pasigis siajn junajn jarojn (ĝis la dekjaruliĝo). En 1907 la Nova Bach-societo malfermis la Bach-domon kiel unuan memoriglokon pri Bach. Dimensie en la tuta mondo ĝi estas la plej granda ekspozicio pri la geniulo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Troviĝas en la historia Bach-domo loĝejoj tiutempaj kun ĝardeno malantaŭe. La vizitantoj ĝuas etan koncerton dum kio prezentatas originalaj muzikinstrumentoj. Por ĉiu rekte sonas: domorgeno, spineto, klavikordo, klaviceno. Tiaĵo unikas en Gemanujo.

La apuda novkonstruaĵo dediĉas sin komplete al la muzikisto: oni povas sekvi la genezon de muziknoteldonaĵoj ekde la aŭtografo kaj travivi la historion de muzikprezentado. Alirebla muzikaĵo partoprenigas la vizitantojn la ludon de Bach-aĵo danke al instalaĵego tuŝanta ĉiujn sensojn.

Diversaj specialaj aranĝoj (ankaŭ interaktivaj), taŭgaj por variaj celgrupoj alproksimigas onin al la epoko de Bach socie kaj historie.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ilse Domizlaff: Das Bachhaus Eisenach: Fakten und Dokumente. Bachhaus, Eisenach 1984.
  • Conrad Freyse: Fünfzig Jahre Bachhaus. Evangelische Verlagsanstalt, Berlin 1958.
  • Wolfgang Heyde: Historische Musikinstrumente im Bachhaus Eisenach, Bachhaus, Eisenach, 1976.
  • Jörg Hansen: Bachhaus Eisenach. Schnell & Steiner, Regensburg 2011 (7. Aufl.), ISBN 978-3-7954-4008-4.
  • Jörg Hansen: 100 Jahre Bachhaus Eisenach. Neubau, Altbausanierung, Neugestaltung der Ständigen Ausstellung und feierliche Eröffnung am 17. Mai 2007. En: Thüringer Museumshefte. 16, 2007, 1, p. 101–112.
  • Jörg Hansen: 10 Jahre Bachhaus Eisenach GmbH. Ein Erfahrungsbericht. En: Thüringer Museumshefte. 20, 2011, 1, p. 48–61.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]