Backstreet Boys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Backstreet Boys
en decembro 2005; de maldekstre dekstren Howie Dorough, Nick Carter, AJ McLean, Kevin Richardson kaj Brian Littrell
en decembro 2005; de maldekstre dekstren Howie Dorough, Nick Carter, AJ McLean, Kevin Richardson kaj Brian Littrell
Fondo en 1993
Ĝenro popmuziko
Oficiala retejo oficiala retejo (angle)
Muzikistaro

de la fondiĝo ĝis nun (stato de 2015)

  • Nick Carter (nun 44-jara),
  • Howie Dorough (nun 50-jara),
  • Brian Littrell (nun 49-jara),
  • A. J. McLean (nun 46-jara) kaj
  • Kevin Richardson (nun 52-jara)
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

Backstreet Boys, foje mallongigata BSB, estas tiel nomata "knaba popmuzikgrupo" el Usono. Ĝi fondiĝis en 1993 en Orlando, Florido, kaj aparte furoris en la 1990-aj jaroj, sed kontinue sukcese prezentiĝas kaj publikigas muzikalbumojn ĝis nun. Interalie en 1995 ilia kanto "Get Down" honoriĝis per la speciala premio "MTV Amour" de la Eŭropa Muzika Premio de MTV.

Kiel en aliaj knabaj popmuzikgrupoj, la membroj ĉiuj kantas kaj, ofte per samaj movoj, dancas sur la scenejo - muzikiloj kutime ne videblas dum scenejaj prezentiĝoj (kvankam pluraj grupanoj profesie regas muzikinstrumentojn) kaj la ne-voĉa muzika akompano estas antaŭe profesiece registrita en muzikstudio. Intertempe, kompreneble, la membroj jam ne plu estas en "knaba" aĝo: aktuale la grupo prezentiĝas en konsisto de Nick Carter, nun 44-jara, Howie Dorough, nun 50-jara, Brian Littrell, nun 49-jara, A. J. McLean (la mallongigoj signifas "Alexander James"), nun 46-jara, kaj Kevin Richardson, nun 52-jara. Kvar el la grupanoj kontinue apartenis al la grupo, nur Kevin Richardson malmembris inter la jaroj 2006 kaj 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

en septembro 2012: de maldekstre dekstren Nick Carter, Kevin Richardson, Brian Littrell, Howie Dorough kaj A.J. McLean