Bacău

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bacău
Urbo
municipo de Rumanio • centro de distrikto en Rumanio • urbego
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Bacău
Alinome Bákó (hungare), Bacovia (latine)
Situo 46° 35′ N, 26° 55′ O (mapo)46.58333333333326.916666666667Koordinatoj: 46° 35′ N, 26° 55′ O (mapo)
Bacău (Rumanio)
Bacău (Rumanio)
DMS

situo de Bacău en la distrikto Bacău

Map
Alto super maro 250 m
Poŝtkodo 600000
Loĝantaro 136 087 (2021)
Kodo laŭ SIRUTA 20297
vdr

Bacău [bakəŭ'] (hungare: Bákó; germane: Bakau [BA:kaŭ] aŭ Barchau [BA:Rhaŭ], hebree kaj jide בקאו, litinliterigite B'kau, kaj historie latine Bacovia) estas urbo en la orienta Rumanio, ĉe la rivero Bistrița, 284 km nord-oriente de Bukareŝto. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ) kaj grava centro de la rumana aviadilindustrio. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 136 087 loĝantoj sur areo de 43,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 157 loĝantoj/km².

La urbon trairas du eŭropaj vojoj (E85 kaj E574), kiuj ligas ĝin suden al Bukareŝto, norden al Suceava kaj Ukrainio kaj sud-okcidenten al Braŝovo. La flughaveno de la Bacău estas internacia kaj nomiĝas laŭ la muzikisto George Enescu.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]