Bad Grund estas komunumo en Germanio. Ĝi ekde la 1-a de novembro 2016 troviĝas en la distrikto Göttingen de la federacia landoMalsupra Saksio, antaŭe ĝi apartenis al la tiam malfondita distrikto Osterode. Fine de decembro 2019 la urbo havis 8 238 loĝantojn. La komunumo konsistas el pluraj loĝlokoj - la administra centro nomiĝas Windhausen. Ĝis la 1-a de marto 2013 la teritorio estis komunumaro, do administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj, kaj nomiĝis Samtgemeinde Bad Grund (Harz) - nur ekde tiam ĝi konsistigas ununuran komunumon. La historia loĝloko Bad Grund estas unu el sep minejurboj de la mezalta montaro Harco, sed formale la 1-an de marto 2013 perdis siajn tradiciajn urbajn rajtojn, ne transdonis ĝin al la nova pli granda komunumo.