Bad Homburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bad Homburg
Blazono
Bad Homburg (Germanio)
Bad Homburg (Germanio)
DEC

Map

Flago
ĉefurbo de distrikto en Germanio • banloko • rezidejo • city with special status • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Hochtaunus
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06172
Poŝtkodo 61348, 61350, 61352
Aŭtomobila kodo HG, USI
Oficiala Municipokodo 06434001
LOCODE DE BHO
Subdivido 6 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Alexander Hetjes
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Rathausplatz 1
61348 Bad Homburg v.d.Höhe
Demografio
Loĝantaro 54996 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 14′ N, 8° 37′ O (mapo)50.2292361111118.6104861111111Koordinatoj: 50° 14′ N, 8° 37′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 194 m
Areo 51,14 km²
Oficiala retejo https://www.bad-homburg.de/
vdr

Bad Homburg, plennome Bad Homburg vor der Höhe, estas urbo en la sudo de la federacia lando Hesio en Germanio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 54 996 loĝantojn. La urbo situas en la mezalta montaro Taunus, ĝi apartenas al la distrikto Hochtaunus kaj al la administra distriktaro Darmstadt.

ponto Ritter von Marx

Multloke en la urbocentro oni vidas, ke la urbo estis tre ŝatata banloko por nobeloj kaj riĉuloj dum la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcento. Estas elegantaj hoteloj kaj kafejoj, tradicia kazino, granda parko kun ruse ortodoksa kapelo kaj tajlanda templo, aldone al kastelo kaj antaŭaj konstruaĵoj el la mezepoko.

Tre rekomendindas viziti la termobanejon Taunus-Therme, unu el la plej vizitataj tiaspecaj ripozejoj en la regiono: multaj saŭnoj, vaporbanejoj, naĝejoj kaj kromaj distrejoj troviĝas en loko dekorita laŭ ĉineca stilo ... nekutima dekoro por naĝejo.


Rusa kapelo en la baneja parko

Urbopartnerecoj[redakti | redakti fonton]

Bad Homburg havas ĝemelecojn kun jenaj urboj:


Projektaj partnerecoj:

Gefiloj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]