Bad Liebenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bad Liebenstein
Blazono
Bad Liebenstein (Germanio)
Bad Liebenstein (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Wartburg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036961
Poŝtkodo 36448 36444
Aŭtomobila kodo WAK
Oficiala Municipokodo 16063099
Subdivido 6 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Elke Engelmann
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Adreso de la administrejo Bahnhofstr. 22
36448 Bad Liebenstein
Demografio
Loĝantaro 7735 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 49′ N, 10° 21′ O (mapo)50.81444444444410.354166666667Koordinatoj: 50° 49′ N, 10° 21′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 344 m
Areo 48,81 km²
Oficiala retejo http://www.bad-liebenstein.de/
vdr

Bad Liebenstein estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Wartburg de la federacia lando Turingio. Ĝi troviĝas en la distrikto Wartburg de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 7735 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

En klimate favora situo ĉe la sudokcidenta rando de Turingia Arbaro istalitis kuracbanejo post unuigo de la vilaĝoj Grumbach kaj Sauerborn en la 1801-a jaro. Origo de la nomo estas la Burgo Liebenstein el la 13-a jarcento. De la ruino kiu troviĝas sur la 465 metrojn alta monteto Schloßberg kun belega panoramo ankoraŭ ekzistas kelkaj defendmureroj kaj restaĵoj de gotika palaco. La burgo estis ĝis 1673 en la posedo de la senjoroj de Stein, post kies linia estingiĝo ekregis Saksio-Gotao respektive Saksio-Meiningen.

La dukoj de Saksio-Meiningen floregis Bad Liebenstein kiel kuraclokon je la fino de la 19-a jarcento. En la jaro 1800 la duka kastelo alikonstruitis je kuraccentro troviĝante en parko kun gotika kapelo. Hodiaŭ ĝi estas ripozumdomego. Jam ĉirkaŭ la jaro 1610 la kvalito de la Kasimira fonto laŭditis. La kuracloko iĝis moda kuracejo dum la tempo de Goeto. La kuracisto Adolf Martini, fondinto de la malvarmakva kuracejo de Elgersburg, vokitis al Bad Liebenstein.[1] La pozitiva efiko de la akvo ĉe homoj laborantaj je problemoj kora, moviĝaj, kardiovaskulsistemaj daŭras ĝis nun.

El la periodo de spekulanto-kompanioj datumas ankoraŭ kelkaj aliaj klasikismaj konstruaĵoj - la iama princejo, la paroĥeja kirko, la t.n. Fontotemplo, la trinkejo kaj diversaj vilaoj. Menciindas ankaŭ la fortimpresa Hotelo Müller. Freskoj faritaj laŭ la skizoj de Adrian Ludwig Richter admirindas en la domo Villa Feodora el la 1860-a jaro.

Vidindaĵoj en la ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Vizitindas en la proksimeco Trusetal-akvofalo, la pejzaĝoj ĉirkaŭ Großer Inselsberg kun multaj migradceloj, Lutero-obelisko apud Steinbach (Wartburgkreis) ĉe la loko kie Lutero arestitis antaŭ sia forpreniĝo al Wartburg, Kastelo Altenstein. Gravis ankaŭ kiel porinfanĝardenistina trejnejo Kasteleto Marienthal en la kvartalo Schweina.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

flanka palaco Hofmarschallsamt de la kastelo
kastelo Mariental ("maria valo")
kastelo Glücksbrunn ("fonto de feliĉo")
la historia poŝtejo