Bad Lobenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bad Lobenstein
Blazono

Bad Lobenstein in SOK.png
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saale-Orla
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036651
Poŝtkodo 07351–07356
Aŭtomobila kodo SOK
Oficiala Municipokodo 16075062
Subdivido 6 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Peter Oppel
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Markt 1
07356 Bad Lobenstein
Demografio
Loĝantaro 5825 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 27′ N, 11° 38′ O (mapo)50.4522311.6393Koordinatoj: 50° 27′ N, 11° 38′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 560 m
Areo 48,94 km²
Oficiala retejo http://www.moorbad-lobenstein.de/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
centra placo

Bad Lobenstein estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Orla de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2019 la komunumo havis 5 825 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La altmezepoka burgo Lobenstein kuŝas supre de a centro de la urbo kaj dekstre de Lemnitz-rivero sur montokonuso. Ĝi servis protekti la trfikon disde Lepsiko al Bamberg.[1] Lobenstein la unuan fojon menciitis en 1250 kiel kavalirsidejo - temas verŝajne pri fondo de al senjoroj de Lobedeburg. Konatiĝis iu Otto von Lobenstein surburge en 1250.[2] En la 13-a jarcento apartenis la rempararo al la voktoj de Gera. Ĝi restis rezideja ĝis 1601 estinte ekde 1597 en la manoj de la Reuß (pli juna linio). Ĉirkaŭ 1600 la tuto jam tre kaduka estis. Dum la Tridekjara milito gravis tiu ĉi burgo ĉar en 1632 sturmprenis ĝin trupoj imperiestraj kie troviĝis svedoj. Ĝis hodiaŭ belfrido kaj kelkaj ringasonarrestoj montras la iaman fieran aspekton.[3]

Jam en 1278 normalis la epiteto de urba por Lobenstein. Urbestro kaj konsilantaro por Lobenstein atestis en 1411 kiuj rajtis have verdiktfaron malaltan.

En la 8.10.1806 la armeo de Napoleono transmarŝis: je la horo 9-a Napoleono estis forlasinta la urbon Kronach kie inspektitis la burgo por vidi ĉu ĝi taŭgus kiel ebla retiriĝloko. La francoj atingis Lobenstein je la 12:30 horo irinte tra Gallenberg al Ebersdorf, kie Napoleono tranoktis kun 32 generaloj kaj staboficiroj. Tage kaj maltage marŝis ĉ. 190 miloj da soldatoj tra Lobenstein kaj marodade tuŝitis kaj la urbo kaj la ĉirkaŭaĵo. Malgraŭ la neŭtraleco de la Reuß-princoj devis suferi ege la enloĝantaro pro konfiskado, ŝtelrompo, perfortoj.

Loĝis en la Nova kastelo la marŝalo kaj posta reĝo Karolo la 14-a Johano (Svedio). En la 14.10. estis la batalo de Jena–Auerstedt kun terura fino por la prusoj. La lobenstein-ano kaj kronikisto Christian Gottlieb Reichard famis en tuta Eŭropo pro geografiaj konoj; lin invitis Napoleono akompani la francojn. Li refuzis pro laŭdiraj sanaj kialoj.

Inter 1597 kaj 1918 apartenis la urbo al la Princujo Reuß (pli juna linio). Ĝis 1824 ĝi partis de la malsupra linio Reuß-Lobenstein kaj poste ĝis 1848 de Reuß-Ebersdorf. En 1848 estis tie - kiel en Schleiz kaj Hirschberg (Saale) - centro de por- kaj elburĝara movado. En 1862 detruitis incendie kvazaŭ ĉiuj historiaj ejoj. Ekde 1868 ekis kuracbaneco danke al geoterapio (sanigo per argilaj teroj) kaj sanigaj fontoj.[4]

Stacidomo konstruitis en 1896 ĉe la linio al Triptis respektive (ekde 1901) al Hof kaj (ekde 1907) al Saalfeld (Saale). Dum la Dua mondmilito 60 geviroj el Orienta Eŭropo estis punlaboristoj en Bad Lobenstein, en la metalurgia fabriko Werner Schröder, en segejo kaj ĉe la lokomotivflegejo. Tombeje memoras ligna kruco sur Gallenberg-monto mortpafitan koncentrejanon. Kuracbanparke troviĝas la skulptaĵo Trauernde Mutter de pola artisto pri ĉiuj lokaj viktimoj de la nacisocialisma reĝimo.[5] La oficiala nomo Bad Lobenstein anstatauiĝis la pli simplan Lobenstein ne antaŭ la 21.3.2005 post dumjardeka klopodo. Do temas pri la dek dua kuracbanloko de Turingio.

En la 4.8.1993 enkorpigis onin al Bad Lobenstein la ĝis tiam memstarajn komunumojn Helmsgrün kaj Lichtenbrunn.[6] Poste sekvis en la 1.1.1997 Unterlemnitz kaj en 1999 Oberlemnitz.[7]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Evoluo de la nombro de la enloĝantoj (ekde 1994: stato de la 31-aj de decembro):

  • 1833: 3274
  • 1933: 3391
  • 1939: 3577
  • 1994: 7002
  • 1995: 7019
  • 1996: 7083
  • 1997: 7455
  • 1998: 7419
  • 1999: 7363
  • 2000: 7332
  • 2001: 7235
  • 2002: 7132
  • 2003: 7042
  • 2004: 6948
  • 2005: 6905
  • 2006: 6820
  • 2007: 6653
  • 2008: 6570
  • 2009: 6466
  • 2010: 6444
  • 2011: 6236
  • 2012: 6164
  • 2013: 6108
  • 2014: 6073
  • 2015: 6146
  • 2016: 6029
  • 2017: 5997
  • 2018: 5931
  • 2019: 5825
  • 2020: 5843

Fonto ekde 1994: Thüringer Landesamt für Statistik

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La stacidomo de Bad Lobenstein situas ĉe la historia fervoja linio inter Triptis kaj Marxgrün. Kontraŭe al la fervojlinio inter Saalfeld (Saale) kaj Blankenstein (Saale) (kio funkcias por varaj kaj malvaraj transportadoj) la triptisa estas parte eksfunkciigita. Vagonaroj post Saalfeld transveturas tra Hockeroda kaj Unterlemnitz ĝis Blankenstein.

aŭtobuse (de la entrepreno KomBus)[redakti | redakti fonton]

  • linio 610 (de KomBus): Lehesten – Bad Lobenstein – Saalburg – Schleiz
  • linio 620: Naila – Bad Lobenstein – RemptendorfZiegenrück
  • linio 630: Bad Lobenstein – Ruppersdorf(Remptendorf) – Remptendorf
  • linio 640: Bad Lobenstein – Neundorf – Titschendorf – Blankenstein
  • linio 720: Bad Lobenstein – Blankenstein – Schleiz
  • urbinterna linio L1 (Stadtverkehr Bad Lobenstein)

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig-Verlag Köhler, Jena 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 175–176.
  2. Wolfgang Kahl: Ersterwähnung Thüringer Städte und Dörfer bis 1300. Ein Handbuch. Dua eldono. Rockstuhl, Bad Langensalza 2001, ISBN 3-934748-58-9, p. 39.
  3. Thomas Bienert: Mittelalterliche Burgen in Thüringen. 430 Burgen, Burgruinen und Burgstätten. Wartberg-Verlag, Gudensberg-Gleichen 2000, ISBN 3-86134-631-1, p. 216.
  4. "Moorbad Lobenstein." Ĉe Hans Joachim Kessler: Heilendes Wasser und sprudelnde Quellen. Begegnung mit historischen Bädern in Thüringen. Reinhold, Altenburg 2001, ISBN 3-910166-44-X, p. 84–87.
  5. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 (eld.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945. Band 8: Thüringen. VAS – Verlag für Akademische Schriften, Frankfurt am Main 2003, ISBN 3-88864-343-0, 223 ss.
  6. Statistisches Bundesamt: Gemeinden 1994 und ihre Veränderungen seit 01.01.1948 in den neuen Ländern. Metzler-Poeschel, Stuttgart 1995, ISBN 3-8246-0321-7.
  7. StBA