Bad Schandau
Bad Schandau | |||||
---|---|---|---|---|---|
urba komunumo de Germanio Kuracloko laŭ Kneipp vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 01812–01814 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 409 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 73 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 55′ N, 14° 9′ O (mapo)50.91666666666714.15Koordinatoj: 50° 55′ N, 14° 9′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 146 m [+] | ||||
Areo | 46,76 km² (4 676 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bad Schandau [+] | |||||
La aerkuracloko Bad Schandau estas urbeto en Saksio, Germanio. Ĝi situas meze de Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro. Bad Schandau troviĝas apud la dekstra bordo de la rivero Elbo. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 3421 loĝantojn.
Antaŭ 1920 la nomo de la urbo estis Schandau.
Ĝenerale
[redakti | redakti fonton]"Loko de l' pompo kaj potenco de l' naturo" – tiel nomis la romantikulo Theodor Körner Bad Schandau komence de la 19-a jarcento. Kun sia belega situo ĉe la alfluo de la rivereto Kirnitzsch al Elbo ĉi urbo estas la plej malnova kaj ankaŭ plej centra feria loko de la montaro. Sekve ĝi estas ideala startopunkto por ekskursoj.
La urbo etendiĝas laŭlonge de la Elbovalo. Malantaŭ kohera domvico el malnovaj hoteloj apud la promenadejo ĉe Elbo kaŝiĝas tipa malnovgermana urbo-aranĝo. Apud la urbokerno ankaŭ ĉiu el la aliaj partoj de la komunumo posedas sian individuan ĉarmon. La trabfakaj dometoj de Postelwitz intime alkroĉiĝas al la rokomuroj de la deklivoj ĉe la dekstra Elbobordo.
La urboparto Ostrau troviĝas sur altebenaĵo kun pentrinda panoramo kaj konsistas el historia vilaĝo kaj vila-setlejo fondita de la hotelisto Rudolf Sendig. Ĝi etendiĝas sur la plataĵo "Ostrauer Scheibe" en trankvila, suna situo. La urboparto Schmilka troviĝas 6 km disde la urbokerno, en krute suprenanta valeto, senpere apud la limo ĉeĥa-germana. La kvara parto de la komunumo Krippen situas sur la maldekstra flanko de Elbo longe etendiĝanta en la idilia valo malvasta de samnoma rivereto.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1445 Schandau estis unuafoje dokumente menciita – tio restis la nomo de la urbo ĝis 1920. Pro la oportuna situo ĉe Elbo ĝi jam en 1467 ricevis la rangon de urbo. Ekde la komenco de la 19-a jarcento Schandau evoluis je kuraca kaj feria loko.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Bad Schandau havas stacidomon ĉe la fervoja linio Dresdeno–Prago, kiu funkcias ekde 1851. Ĉiuj trajnoj inter tiuj ĉi du grandaj urboj haltas en Bad Schandau. La stacidomo kiu situas apud la maldekstra bordo de Elbo estas atingebla de la urbokerno per personpramo.
Dua pramo veturas al Krippen. Bad Schandau estas atingebla ankaŭ per ŝipo kaj buso. Du pontoj kunligas ambaŭ bordojn: strata ponto kaj fervoja trans kiu debranĉas fervoja linio al Bautzen. Bad Schandau estas en Germanio la plej malgranda setlejo kiu mem administras tramo. Ekzistas nur unu linio, 8 km longa. Funkcianta ekde 1898 kaj konata sub la nomo Kirnitzschtalbahn (prononcu: kirniĉtalban) ĝi estas grava por la[klarigu].
Turismo
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭe de Bad Schandau proponiĝas tuta fasko da turismaj celoj, interalie:
Krome, proksimaj turismaj celoj al Ostrau estas:
Famaj personoj
[redakti | redakti fonton]La hotelisto kaj urba konsilanto Rudolf Sendig (1848–1928) kontribuis multon al la evoluo de la kuracloko. Interalie li konstruigis la tramon kaj la lifton, kiu faciligas la atingon de la urboparto Ostrau.
En Krippen, la transelba parto de la komunumo, de 1853 ĝis 1895 vivis Friedrich Gottlob Keller (1816–1895), kiu per sia invento de nova procedo revoluciigis la produktadon de papero. Pri li memorigas malgranda muzeo en la domo Friedrich-Gottlob-Keller-Straße 76.
Inter 1909 kaj 1994 en Bad Schandau vivis (kun interrompoj) la etnologo kaj aŭtoro de vojaĝolibroj Erich Wustmann (1907–1994), kiu iĝis honora civitano de la urbo. Naskiĝis tie ĉi la orientalisto Heinrich Leberecht Fleischer.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.sendig-brunnen.de Arkivigite je 2014-12-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Turismaj kaj administraj informoj
|