Badin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Badin
urbo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 24° 39′ N, 68° 50′ O (mapo)24.65583333333368.838333333333Koordinatoj: 24° 39′ N, 68° 50′ O (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Badin (Sindo)
Badin (Sindo)
DEC
Badin
Badin
Situo de Badin
Badin (Pakistano)
Badin (Pakistano)
DEC
Badin
Badin
Situo de Badin

Map

vdr

Badin (urdue بدین‎, sinde بدين‎) estas urbego en provinco Sindo (Pakistano), kie ĝi estas sidejo de la samnoma kantono. Badin estas la plej suda urbego de la lando.

Parko kaj memorejo pri Benazir Bhutto en Badin

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Badin situas sur ebenaĵo en sudorienta Pakistano oriente de la Induso. Hajderabado (Pakistano) troviĝas 93, Karaĉio 189, Sukur 338, Kveta 644, Multano 668, Fajsalabado 860, Lahoro 938, Peŝavaro 1072, Rawalpindi 1074, Islamabado 1087 kilometrojn (aere) [2].

Historio kaj populacio[redakti | redakti fonton]

Komence de tiu loko oni trovis ruinojn de malnova urbo. La nuna La urbo estis fondita en 1750. Inter 1843-1947 la teritorio apartenis al la Brita Imperio, poste la disigo kun sendependiĝo kaŭzis grandan migradon, ĝenerale la hinduoj foriris al la nova ŝtato Barato. La distrikto por Badin estis establita en la jaro 1975.

Stacidomo de Badin
Loĝantaro
1972 1981 1998 2017
21 939 23 657 62 843 112 420

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Badin baziĝas sur agrikultura produktado, la apudaĵo estas marĉa, fekunda. La ĉefa kultivaĵo estas rizoj, iomete tritikoj. En la urbo estas produktejo pri sukeroj, tial Badin ofte estas nomita "Sukero-Ŝtato". Ankaŭ muelejoj pri rizoj funkcias ĉe la stacidomo. La disvolviĝo de proksimaj petrolaj kaj naturaj gasaj kampoj komenciĝis meze de la 1990-aj jaroj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Badin kampuso funkcias. La kampuso disponigas instalaĵojn inkluzive de biblioteko, kolegio kaj laboratorio por komputado. La kolegio ofertas 4-jara bakalaŭroprogramojn en Business Administration, Komerco kaj Komputado, postbakalaŭra diplomo en Komputado kaj B.Ed., M. Ed. & MA (Eduko).

Mapo pri vojoj de Pakistano, kie estas videbla Badin
Mapo pri fervojoj de Pakistano, kie estas videbla Badin

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Badin kuras kvar vojoj, inter ili el Thatta kaj Hajderabado. La fervoja linio tie finiĝas el Hajderabado.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Badin situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Tamen tio estas moderigita per brizo, kiu blovas dum ok monatoj de marto ĝis oktobro igante la varman veteron iom pli malvarmeta. Dum la musonperiodo la ĉielo estas nuba, sed ekzistas tre malmulte da precipitaĵo. La malvarma vetero en Badin komenciĝas en novembro, kiam okazas subita ŝanĝo de la humida brizo al la seka kaj malvarma nordorienta vento.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ruinoj en la proksimeco
  • muzeo

Fontoj[redakti | redakti fonton]