Baduanĝjino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BaduanĝjinoBa Duan Jin (ĉine 八段錦 Bāduànjǐn, en esperanta traduko Ok pecoj da brokaĵo) estas formo de ĉigongo konsistanta el ok ekzercoj. Pro la glataj, graciaj movoj oni komparas la ekzercojn kun silkeca brokaĵa ŝtofo.

La ok ekzercoj[redakti | redakti fonton]

  1. Apogi per la du manoj la ĉielon kaj stimuli la meridianon de triobla varmo
  2. Streĉi la arkon kaj pafi al la falko (por sanigi la pulmojn)
  3. Disigi ĉielon kaj teron (levi la manojn unuope por reguligi la stomakon kaj la lienon)
  4. Saĝa strigo rigardas malantaŭen (ekzerci la nukon por forpeli la malsanojn kaŭzitajn de la kvar penoj kaj sep malĝojoj)
  5. Svingi la kapon kaj movi la voston (por forpeli internan varmegon el la koro – antentu: homoj kun malalta sangopremo povas ekhavi kapturniĝon)
  6. Du manoj moviĝas al la piedoj (por fortigi la renojn kaj talion)
  7. Premu la pugnojn kaj grandigu viajn okulojn (por eligi la koleron)
  8. Saltu sur la piedfingroj (por forpeli cent malsanojn)