Bagrato la 3-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bagrato la 3-a
ბაგრატ III
Reĝo de la abĥazoj
Bagrat III of Georgia (Gelati mural).jpg
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 960
en Kutaiso
Morto 7-an de majo 1014
en Tao-Klarjeti, Kartvelio
Tombo Bedia Cathedral [#]
Religio Kartvela Ortodoksa Eklezio [#]
Ŝtataneco Kartvela reĝlando [#]
Familio
Dinastio Dinastio Bagration [#]
Patro Gurgen of Georgia [#]
Idoj Georgo la 1-a • Basil of Khakhuli [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Bagrato la 3-a (kartvele: ბაგრატ III) (ĉ. 960 - 7-an de majo 1014), estis reĝo de la kartvelbranĉa bagratida dinastio, estis Reĝo de la abĥazoj ekde 978 (kiel Bagrato la 2-a) kaj Reĝo de la kartveloj ekde 1008. Li unuigis tiujn du titolojn de dinastia heredo kaj, per konkero kaj diplomatio, aldonis kelkajn pliajn teritoriojn al lia sfero, efike iĝante la unua reĝo de tio kio estas ĝenerale konata kiel unuigita kartvela monarkio. Antaŭ ol Bagrato estis kronita kiel reĝo, li ankaŭ regis en Kartli de 976 al 978.

Li ankaŭ estas konata pro la konstruado de la katedralo de Kutaiso, okcidenta Kartvelio, kies ruinoj nun estas Monda heredaĵo de Unesko.