Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko
Aŭtoro John Esslemont
Eldonjaro 1930
Urbo Weinheim
Eldoninto La Nova Tago
Paĝoj 192
vdr

Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko [1] estis angle verkita en 1923 de John Ebenezer Esslemont (1874-1925) kaj tradukita esperanten de Lidja Zamenhof (1904-1942). (1930, 192 p.)

La libro "Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko" jam estas tradukita al pli ol cent lingvojn de la mondo kaj estis konsiderita de Shoghi Effendi, titolita la "Gardanto de la Afero de Dio" (Valí 'Amr'ulláh), kiel la "bahaa katekismo"

Ĝi estas esperante legebla en la Tut-Tera-Teksaĵo ĉe la retpaĝoj de la Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) [1], ankaŭ en la angla [2] kaj la franca [3]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Detala konatigo de la historio kaj instruoj de la Bahaismo, kun indekso de la temoj. Bona stilo. 
— 1934, Enciklopedio de Esperanto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]