Bahaa fasto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Fasto estas unu el la centraj ritoj religiaj de la bahaanoj.

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa Ortografio ».

Kial fasti[redakti | redakti fonton]

Bahá'u'lláh, la fondinto de la Bahaa Kredo, asertas, ke la leĝoj pri fasto kaj preĝado estas gracoj senditaj de Dio al la homoj, por ke ili povu alproksimiĝi al Li[1].

Por la bahaanoj la fasto ĉefe estas tempo de meditado kaj preĝado, de spirita revigliĝo, dum kiu ili klopodas strebi al la necesaj reordigoj en sia persona vivo, al la renoviĝo kaj al la revigliĝo de la spiritaj fortoj, kiujn ĉiuj posedas. Ĝia signifo kaj celo estas baze spirita kaj nevolaj lezoj de la fastoreguloj ne nuligas la faston. 'Abdu'l-Bahá diris :

"Fasto estas simbolo. Fasto signifas abstinadon de voluptaj deziroj. Korpa fasto estas simbolo de tiu abstinado, kaj estas memorigilo. Tio estas, kiel homo sin detenas de korpaj apetitoj, li devas ankaŭ sin deteni de mem-apetitoj kaj mem-deziroj. Sed nura sindeteno de manĝo havas nenian influon je la spirito. Ĝi estas nur simbolo, nur memorigilo. Alie ĝi havas nenian valoron. Tiucela fasto ne signifas kompletan abstinadon de manĝo. La regulo de la vivo koncerne manĝon estas : manĝu nek tro multe nek tro malmulte. Modereco estas necesa. En Hindujo estas sekto kies anoj praktikas ekstreman abstinadon, kaj iom post iom malpliigas sian nutraĵon ĝis fine ili preskaŭ nenion manĝas. Sed ilia intelekto suferas. Homo ne estas kapabla servi al Dio per la cerbo aŭ korpo se li estas malfortigita pro manko de nutraĵo. Li ne povas vidi klare." ("Baha'u'llah kaj la nova epoko", citita de f-no E. S. Stevens en Fortnightly Review, junio 1911 )

Kiam fasti[redakti | redakti fonton]

La fasta periodo daŭras 19 tagojn kaj koincidas kun la lasta monato titolita 'Alá' ( علاء = Alteco) de la bahaa jaro. Ĝi okazas ĉiujare je la unuaj tagoj de marto post la festa periodo de Ayyám-i-Há ĝis la novjara festo de Naw-Rúz je la printempa ekvinokso, kiu povas okazi de la 20-a ĝis la 22- de marto laŭ la jaro [2]. La bahaanoj fastas de la sunleviĝo ĝis la sunsubiro [3] kaj rajtas détermini tiujn tempojn per horloĝo [4].

Ĉar la monato de fasto finiĝas je la marta ekvinokso, la fasto okazas ĉiam en la sama sezono, nome, printempe en la norda hemisfero kaj aŭtune en la suda ; do ne dum ekstrema varmego de somero aŭ dum ekstrema malvarmo de vintro, kiam ĝi povus kaŭzi malfacilaĵojn. Je tiu sezono, la tempodaŭro inter sunleviĝo kaj sunsubiro estas pli malpli egala en ĉiuj loĝataj partoj de la terglobo, nome de la 6-a ĝis la 18-a horoj.

Kiel fasti[redakti | redakti fonton]

Dum la fastado bahaanoj nek trinkas nek manĝas [5] nek fumas [6] de la sunleviĝo ĝis la sunsubiro.

Tiu religie deviga fasto preskribita en la Kitáb-i-Aqdas (la "Plej Sankta Libro" de Bahá'u'lláh) koncernas nur homojn plenkreskajn kaj plensanajn; ne devas fasti tiuj, kiuj estas :

  • junuloj malpli ol 15-jaraj [7]
  • maljunuloj pli ol 70-jaraj [8]
  • malsanuloj [9]
  • virinoj, kiuj menstruas [10], gravedas aŭ mamnutras [11]
  • vojaĝantoj [12]
  • homoj pene fizike laborantaj [13].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Bahá'u'lláh (1992). The Kitáb-i-Aqdas: The Most Holy Book, Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA. ISBN 0-85398-999-0. Interrete legebla angle, france kaj arabe.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kitáb-i-Aqdas : noto 25a
  2. Kitáb-i-Aqdas : verso 16a
  3. Kitáb-i-Aqdas : verso 17a
  4. Kitáb-i-Aqdas : noto 17a
  5. Kitáb-i-Aqdas : verso 17a
  6. Kitáb-i-Aqdas : noto 32a
  7. Kitáb-i-Aqdas : verso 10a noto 13a
  8. Kitáb-i-Aqdas : versoj 10a kaj 16a, noto 14a
  9. Kitáb-i-Aqdas : versoj 10a kaj 16a, noto 14a
  10. Kitáb-i-Aqdas : verso 13a, noto 20a
  11. Kitáb-i-Aqdas : verso 16a
  12. Kitáb-i-Aqdas : verso 16a, noto 30a
  13. Kitáb-i-Aqdas : noto 31a