Bahaaj preĝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Bahaaj preĝoj konsistas en Bahaismo el diversaj tipoj:

  • Ritaj preĝoj devigaj, kies nomo en la araba lingvo estas "Salato" (Ṣalát : صلوات ).
  • Preĝoj aparte gravaj por specialaj okazoj.
  • Preĝoj ordinaraj por diversaj celoj
  • Ripetado de la "Plej Granda Nomo" (Alláh-u-Abhá : "Dio la Plej Glora")
  • kaj eĉ laboro farita kun sindonemo kaj diligentado.

Preĝado ne estas gurda ripetado de vortoj sed konversacio kun Dio, kiel diris 'Abdu'l-Bahá :

"Preĝo estas konversacio kun Dio. La lingvo en kiu ni parolas al Dio estas la lingvo de la spirito. Kiam, preĝante, ni estas apartigitaj de ĉiuj eksteraj aferoj kaj turnas nin al Dio, tiam en niaj koroj ni kvazaŭ aŭdas la voĉon de Dio. Sen vortoj ni parolas, vokas, komunikiĝas kun Dio kaj aŭdas la respondon... Ĉiu el ni, atinginte la ĝustan spiritan staton, povas aŭdi la Voĉon de Dio."

(...)

"En la plej alta preĝo, oni preĝas nur pro la amo al Dio, ne pro tio ke oni timas Lin aŭ inferon, aŭ esperas favoron aŭ ĉielon... Kiam homo ekamas alian homon, li ne povas sin deteni ne mencii la nomon de la amato. Kiom multe pli malfacile estas sin deteni ne mencii la Nomon de Dio kiam oni Lin ekamis... Spirita homo trovas plezuron en nenio krom la rememorado pri Dio." [1]

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

Devigaj preĝoj[redakti | redakti fonton]

En sia "Plej Sankta Libro" (Kitáb-i-Aqdas), Bahá'u'lláh preskribis la ĉiutagan preĝon devigan al siaj disĉiploj [2]. Ĝi estas deviga al la spirita vivo kiel aero kaj akvo estas devigaj al la fizika vivo. Ĝi estas graco de Dio, por ke la homoj alproksimiĝu al Li.

La bahaanoj povas elekti inter tri preĝoj [3], kiujn ili devas reciti individue kaj private [4] en difinitaj tempoj kun difinitaj korpaj sintenoj kaj gestoj. Ili devas reciti tiujn preĝojn fronte al la Bahaa Kiblo (Qiblih), kiu estas la Maŭzoleo de Bahá'u'lláh[5], kaj lavinte siajn manojn kaj vizaĝon per akvo kies aspektoj vida, flara kaj gusta ne estas modifiitaj[6], eĉ se ili ĵus sin banis[7]. Se akvo estas malhavigebla, malpura aŭ malsaniga la bahaanoj rajtas kvinfoje reciti tiun frazon anstataŭ la lavado: "Je la nomo de Dio, la Plej Pura, la Plej Pura!"[8]

La Mallonga Preĝo estas simpla frazo recitenda starante[9], inter tagmezo kaj vespero[10]: "Mi atestas, ho mia Dio, ke Vi kreis min por ke konu Vin kaj adoru Vin. Mi atestas ĉi-momente mian senfortecon kaj Vian potencon, mian povrecon kaj Vian riĉecon. Ne ekzistas alia dio krom Vi, la Helpo en danĝero, la Mem-Ekzistanta."

La Mezlonga Preĝo estas recitenda matene, tagmeze kaj vespere[11]

La Longa Preĝo estas recintenda unu fojon en 24 horoj, "kiam la kredanto sin trovas en stato de humileco kaj fervora adorado" [12]

Ne koncernas la devigo tiujn, kiuj estas :

  • tro junaj (malpli ol 15 jaraĝaj) [13].
  • tro maljunaj (pli ol 70 jaraĝaj) [14]
  • tro malsanaj [15]
  • gravedaj, mamnutrantaj aŭ menstruantaj[16]
  • endanĝerigitaj dum vojaĝo[17]

Specialaj preĝoj[redakti | redakti fonton]

Báb, Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá verkis kelkajn preĝojn, kiujn la bahaanoj povas reciti dum diversaj okazoj aŭ situacioj. La bahaanoj kredas, ke tiuj preĝoj enhavas specialajn potencon kaj efikon:

  • Mallonga preĝo de Báb por forigi malfacilaĵojn.
  • "Granda preĝo por Resanigo" de Bahá'u'lláh.
  • "Tabelo de la Fajro" de Bahá'u'lláh.
  • Preĝo de Bahá'u'lláh recitinda okaze de timigaj eventoj naturaj[18].
  • "Epistolo al Ahmad", de Bahá'u'lláh.
  • "Preĝo por la mortintoj" de Bahá'u'lláh estas recitenda KUNE antaŭ la entombigo[19]
  • "Preĝo de Fastado" de Bahá'u'lláh.
  • "Tabelo de Geedziĝo" de 'Abdu'l-Bahá.
  • "Tabeloj de la Vizitado", kiuj estas legitaj okaze de la vizitado de la tomboj de Báb, de Bahá'u'lláh kaj de 'Abdu'l-Bahá, aŭ dum la tagoj kiam la bahaanoj celebras ilian forpason.

Ordinaraj preĝoj[redakti | redakti fonton]

Báb, Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá verkis multajn preĝojn, kiujn la bahaanoj povas reciti kiam ajn ili sentas la bezonon por danki kaj laŭdegi Dion aŭ peti de Li protekton kaj helpon. Tion ili povas fari kie ajn, individue aŭ kune, private aŭ publike.

Bahá'u'lláh instigas ilin al la legado, recitado kaj meditado de la Sanktaj Skriboj bahaaj matene kaj vespere [20] :

"Kantu, ho Mia servanto, la versojn de Dio donitaj al vi, por ke la dolĉeco de via melodio flamigu vian propran animon, kaj allogu la korojn de ĉiuj homoj. Kiu ajn ripetas, en la privateco de sia ĉambro, la versojn malkaŝitajn de Dio, la dissemantaj anĝeloj de la Ĉionpova disvastigos la aromon de la vortoj de ties buŝo. [21].

La bahaanoj povas ankaŭ preĝi per siaj propraj vortoj, ĉar 'Abdu'l-Bahá diris, ke "Preĝo estas konversacio kun Dio".

Ripetado de la "Plej Granda Nomo"[redakti | redakti fonton]

Alia deviga rito estas la 95foja ripetado de la "Plej Granda Nomo" (Alláh-u-Abhá: "Dio la Plej Glora") . Tion ĉiutage faras la bahaanoj post rita purigado kaj sidiĝo fronte al la Kiblo [22]

Laboro[redakti | redakti fonton]

"Bahaa preĝo ne estas, tamen, limigita al la uzado de la difinitaj formoj, kiel ajn gravaj ili estu. Bahá'u'lláh instruas ke la tuta vivo de homo devas esti preĝo, ke laboro plenumita en la ĝusta animstato estas ador-akto [23], ke ĉiu penso, vorto kaj faro dediĉita al la Gloro de Dio kaj al la bono de proksimuloj estas preĝo, en la plej vera senco de la vorto." [24]

'Abdu'l-Bahá diras : "En la Bahaa Kredo arto, sciencoj kaj ĉiaj metioj estas konsiderataj kiel preĝo. Homo, kiu faras peceton de notpapero streĉante ĉiujn siajn kapablojn, konscience, koncentrante ĉiujn fortojn por ĝin perfektigi, estas gloranta Dion. Mallonge, ĉia peno kaj fortostreĉo de homo el la fundo de lia koro estas adoro, se ĝi estas diktita de la plej altaj motivoj kaj de la deziro fari servon al la homaro. Tio ĉi estas preĝo : servi al la homaro kaj prizorgi bezonojn de la homoj. Servado estas preĝo. Kuracisto fleganta malsanulon, afable, kunsente, sen antaŭjuĝoj, kaj kredante la fratecon de la homa raso, plenumas glorakton." [25]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Bahá'u'lláh kaj la nova epoko" : citaĵoj el la 6-a ĉapitro
  2. Kitáb-i-Aqdas : verso 10-a, noto 9-a
  3. Kitáb-i-Aqdas : Demandoj kaj Respondoj n°65
  4. Kitáb-i-Aqdas : verso 12-a, noto 19-a
  5. Kitáb-i-Aqdas : verso 6-a
  6. Kitáb-i-Aqdas: verso 74-a, noto 105-a
  7. Kitáb-i-Aqdas : Demandoj kaj Respondoj N°18
  8. Kitáb-i-Aqdas : verso 10-a, Demandoj kaj Respondoj n°51
  9. Kitáb-i-Aqdas: Demandoj kaj Respondoj n°81
  10. Kitáb-i-Aqdas: noto 5-a
  11. Kitáb-i-Aqdas: Demandoj kaj Respondoj n°83
  12. Kitáb-i-Aqdas : Demandoj kaj Respondoj n°82
  13. Kitáb-i-Aqdas : verso 10-a, Demandoj kaj Respondoj n°20
  14. Kitáb-i-Aqdas : verso 10-a, Demandoj kaj Respondoj n°74
  15. Kitáb-i-Aqdas : verso 10-a, Demandoj kaj Respondoj n°93
  16. Kitáb-i-Aqdas : verso 13-a, noto 20-a
  17. Kitáb-i-Aqdas : verso 14-a, Demandoj kaj Respondoj n°93
  18. Kitáb-i-Aqdas: verso 11-a, noto 18-a
  19. Kitáb-i-Aqdas: versoj 10-a kaj 12-a, 18-a, notoj 10/11-aj kaj 19-a
  20. Kitáb-i-Aqdas: verso 149-a, Demandoj kaj Respondoj n°68
  21. Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, pp. 294-295 (Kolektado el la Skribaĵoj de Bahá'u'lláh)
  22. Kitáb-i-Aqdas: verso 18-a, notoj 33-34aj
  23. Kitáb-i-Aqdas : verso 33-a, noto 56-a
  24. Baha'u'llah kaj la nova epoko : 6-a ĉapitro
  25. Baha'u'llah kaj la nova epoko : 5-a ĉapitro