Bahabón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bahabón
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47312
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 81  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 29′ N, 4° 17′ U (mapo)41.481388888889-4.2816666666667Koordinatoj: 41° 29′ N, 4° 17′ U (mapo) [+]
Alto 887 m [+]
Areo 20,87 km² (2 087 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bahabón (Provinco Valadolido)
Bahabón (Provinco Valadolido)
DEC
Bahabón
Bahabón
Situo de Bahabón
Bahabón (Hispanio)
Bahabón (Hispanio)
DEC
Bahabón
Bahabón
Situo de Bahabón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bahabón [+]
vdr

Bahabón [baaBON] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campo de Peñafiel (Kamparo de Peñafiel) en la sudoriento de la provinco.

Bahabón en la provinco Valadolido.
La komarko Campo de Peñafiel de la provinco Valadolido, malhelblue, sudoriente.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,87 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 98 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 370 el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 49 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Torrescárcela, Cogeces del Monte kaj Campaspero, norde de Cuéllar. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de la rivero Valcorba.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la 16-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]