Bahabón de Esgueva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bahabón de Esgueva
BahabónDeEsgueva20130414164806P1170219.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09350 [+]
Demografio
Loĝantaro 80  (2021) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 52′ N, 3° 44′ U (mapo)41.861944444444-3.7291666666667Koordinatoj: 41° 52′ N, 3° 44′ U (mapo) [+]
Alto 915 m [+]
Areo 21,39 km² (2 139 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Bahabón de Esgueva

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Bahabón de Esgueva [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Blazono de la familio Téllez-Girón, dukoj de Osuna

Bahabón de Esgueva estas vilaĝo kaj municipo, kodo-033, en la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero. Ĝi apartenis historie al la familio Téllez-Girón, dukoj de Osuna.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Ribera del Duero, plej sude.
La preĝejo.

Je 57 km de la ĉefurbo (Burgoso) tra la Norda Aŭtoŝoseo A-1.svg de Madrido al Iruno. Ĝi havas areon de 21.39 km² kun 125 enloĝantoj. Ĝi situas en la sudoriento de la provinco, pli konkrete ĉe la valo de la rivero Esgueva, subdistrikto de Ribera del Duero. Bahabón estas proksime de Roa kaj de Aranda de Duero.

Ĝi limas kun Comunidad de la Aynosa, Fontioso, Pineda Trasmonte, Santibáñez de Esgueva, Pinilla Trasmonte kaj Oquillas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, ermitejoj, restaĵoj de la kastelo, ponto super la rivero Esgueva, bestotrinkujo, vinkeloj, blazondomoj kaj urbodomo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]