Bahabón de Esgueva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de la familio Téllez-Girón, dukoj de Osuna

Bahabón de Esgueva estas vilaĝo kaj municipo, kodo-033, en la provinco Burgoso, memstara komunumo Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero. Ĝi apartenis al la familio Téllez-Girón, dukoj de Osuna.

Geografio

Je 57 km de la ĉefurbo (Burgoso) tra la Norda Aŭtoŝoseo de Madrido al Iruno. Ĝi havas areon de 21.39 km² kun 125 enloĝantoj. Ĝi situas en la sudoriento de la provinco, pli konkrete ĉe la valo de la rivero Esgueva, subdistrikto de Ribera del Duero. Bahabón estas proksime de Roa kaj de Aranda de Duero.