Bluverda hirundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bahama hirundo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bluverda hirundo
Bluverda hirundo
Bluverda hirundo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Tachycineta
Specio: T. cyaneoviridis'
Tachycineta cyaneoviridis
(Bryant, 1859)
Konserva statuso
Proksimuma vivteritorio
Proksimuma vivteritorio
Proksimuma vivteritorio
Proksimuma vivteritorio
Proksimuma vivteritorio
Proksimuma vivteritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bluverda hirundoBahama hirundo (Tachycineta cyaneoviridis) estas eta paserina birdo el la familio de hirundedoj (Hirundinidae), kiu enhavas kaj la hirundojn kaj la murhirundojn. Ĝi estas endemiismo de Bahamoj.

Fizika priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu brila hirundo de la genro Tachycineta havas verdajn kapon kaj dorson, bluajn suprajn flugilojn, nigrajn voston kaj flugilpintojn, kaj blankajn ventron kaj mentonon.

Teritorio kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Tiu neotropisa birdo troviĝas en orienta Kubo kaj tra la Bahamoj, sed reproduktiĝas en pinaroj de kvar insuloj en nordaj Bahamoj: nome Andros, Grand Bahama, Abaco, kaj New Providence.[1] Ĝi disiĝas al sudorienta Usono for de la reprodukta sezono, tio estas tra la someraj monatoj. Ĝi estas ankaŭ eventuala vaganto al Sudameriko. [2]

T. cyaneoviridis estas ĉefe birdo de seka arbaro. Ili estas kapablaj adaptiĝi al urba biotopo. Kvankam ili ne reproduktiĝas en marĉoj kaj kamparoj, ili bezonas tiajn vivejojn por manĝi; kiel ĉiu hirundo ili manĝas flugantajn insektojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Bluverda hirundo nestumas en malnovaj truoj de pegedoj en karibaj pinoj (Pinus caribaea), uzante pinonadlojn, bastoneotjn de kverkinoj kaj herberojn por fari la neston, kaj ili kovras ĝin per plumoj el aliaj paserinoj. Ili kutime havas tri ovojn. La kovado daŭras 15 tagojn kaj la periodo antaŭelnestiĝo estas de ĉirkaŭ 22 tagoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Allen, P (1996): Breeding biology and natural history of the Bahama Swallow Wilson bulletin 108(3);480-495 plena teksto en formato Arkivigite je 2010-07-08 per la retarkivo Wayback Machine DjVu, kaj en formato Arkivigite je 2008-07-04 per la retarkivo Wayback Machine PDF
  2. Strewe, R., (2006): Primer registro de la Golondrina de Bahamas Tachycineta cyaneoviridis para Suramérica. ["First record of the Bahama Swallow T. cyaneoviridis for South America"]. Boletín de la Sociedad Antioqueña de Ornitología 16(1): 54-58. [Hispane kun angla resumo] PDF plena teksto