Bahamoj en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sportista teamo de la  Bahamoj en la Olimpikoj ekde la jaro 1952 (inter 1952 kaj 1972 sub la tradicia kolonia flago , antaŭ 1964 kun iom malpli granda blazonŝildo) ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en 17 someraj eldonoj de la sporta evento, en ĉiuj krom en tiu de 1980, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto gvidita de la usona teamo pro la sovetunia invado de Afganio fine de 1979. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis bahamaj partoprenantoj.

jen D. Pinder maldekstre kaj C. Brown, ambaŭ en helbluaj vestaĵoj, en la 4x 400-metra stafeto de la Somera Olimpiko 2012: la kvaropa vira skipo fine kontribuis oran medalon

La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte 16 medalojn: Temas pri 8 oraj, 2 arĝentaj kaj 6 bronzaj medaloj en la Somera Olimpiko 1956 kaj la Somera Olimpiko 1964, kaj en ĉiuj eventoj ekde la Somera Olimpiko 1992. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 62-an rangon.

Kunordigas la teamon la Bahama Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]